La falklanda vulpofalklanda lupovulpo (Dusicyon australis) estas formortinta specio de familio Kanisedoj, sola reprezentinto de sia genro. Kiel ĝia nomo montras, ĝi vivis nur sur la Falklandoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falklanda vulpo
Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans (1842–1912)
Ilustraĵo de John Gerrard Keulemans (1842–1912)
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Carnivora
Familio: Kanisedoj
Genro: Dusicyon
Dusicyon australis
(Kerr, 1792)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (1876)
Situo de Falklandoj
Situo de Falklandoj
Situo de Falklandoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La falklanda vulpo estis duoble granda kompare al la eŭropa ruĝa vulpo. Laŭ noticoj, ĝi estas tre malsovaĝa kaj falcile aldomigebla besto. Ĝi estis ekstermita pro ties minaco je la ŝafoj. La brita registaro premiis la pripafon de la besto ekde 1839.

Ĝi havis la korpolongon de 90 cm, plus 30 cm de vosto. La pelto estis flavbruna, sed pro la malhelaj harpintoj kelkaj korpopartoj ŝajnis pli malhelaj ol aliaj.

Aŭguro de Darwin redakti

Charles Darwin ekvidis la falklandajn vulpojn dum sia tutmonda vojaĝo, tiam li kaptigis tri specimenojn el ili. Darwin interesiĝis pri deveno de la besto, sed ne trovis ties proksiman parencon. Konstatinte mallarĝiĝon de vivmedio de la besto, li notis: „Mi pensas, ĉar oni nun koloniigas la insulojn; antaŭ ol tiu ĉi papero malkombiniĝas, sur kiu oni desegnis la beston, oni povos listigi ĝin inter la formortintaj bestoj sur la Tero.”

En 1868 oni transportis unu vulpon al Londono, kie ĝi vivis kelkajn jarojn en bestoĝardeno. La lasta falklanda vulpo formortis en 1876, 17 jarojn post apero de la verko „Origino de la specioj”.