Falsa profeto estas titolo kiun oni surmetas al persono kiu senrajte sin proklamas posedanto de apartaj scioj au diaj mesaĝoj. Ĝia nocio koncernas preskaŭ ekskluzive la religion, aparte ĉikaze tiun biblian.

Kalvario de Plougonven, en Francio: la falsa profeto estas influita de la demonaj donoj.

La Biblio, fakte, ofte parolas pri falsaj profetoj, aŭ pri personoj kiuj, abrupte, atribuas al si mem la titolon de profeto (vidu: Matteo (7, 15); Luko (6, 26).

La plej fama falsa profeto prezentata de la Biblio estas la ulo priskribita en la Apokalipso de Johano.

En la Apokalipso redakti

En la Apokalipso de Johano la falsa profeto (aŭ Besto de la tero) estas mistera nehomsimila mita aktoro.

La kreaĵo estas antaŭe prezentita kiel Besto de la tero (Ap 13, 11) kaj poste kiel falsa profeto (Ap 16, 13)

Ĝi nomatas Besto de la tero por ĝin distingi el tiu ĵus enkondukita j (Ap 13, 1) kiu plej ofte nomatas Besto de la maro.

Priskribo redakti

La besto estas alestigita kiel (Ap 13, 11):

  • ĝi malsupreniras el la tero;
  • ĝi havas du kornojn, similajn al tiuj de virŝafo;
  • ĝi estas ĉiam prezentita kune kun la Besto de la maro kaj fine pereos kune (Ap 20, 10).

Interpreto redakti

Estas ĉiam malfacile kompreni al kiu aŭ al kio rilatas Sankta Johano la Evangeliisto per tiuj kreazoj. Ne helpas certe la literatura ĝenro tipa de la apokalipsa stilo.

Ĉiu-kaze povas utili jenaj observoj:

  • temas pri besto de la malbono batalanta kaj fine venkata de la fortoj de la bono;
  • ŝajane ĝi sukcesas trompi: certaspekte ĝi similas al senmakula ŝafido kaj aliaspekte al furioza drako; anonciĝas kiel profeto (porparolanto de Dio) sed tia ne estas;
  • dummezepoke la figuro de la falsa profeto estis asociita al Mohamedo kaj en epoko pliproksima al ĉefoj de kristana konfesio fare de alia kristana komunumo!

En judismo redakti

En la Juda religio, falsa profeto estas kiu pretendas posedi la donon de la profetaj kvalitoj aŭ de la dia inspiro, aŭ kiu profitas de tiu dono por malbonaj celoj. Ofte iu tia estas konsiderita vera propfeto.

Ofte iu estas konsiderata "vera profeto" ĉe iuj, sed falsa ĉe aliaj, ankaŭ ene de la sama religio. La termino foje aplikatas ekstere de religio por priskribi iun kiu fervorege antauenpuŝas teoriojn kiujn aliaj taksas falsaj kaj danĝeraj. La sinteno de la vera izraelido antaŭ falsa profeto, kiu profetumas aferojn kiuj poste realiĝas sed samtempe instigas al kulto de aliaj dioj aŭ anoncas profetaĵojn kiuj poste ne realiĝas, estas priskribita en Readmono 13, 1-5. La biblio ĉi-kaze avertas pri ofta socia fenomeno.

La Libroj de la Reĝoj rakontas historion kie, devigita de Akab (reĝo de Juduko), la profeto Miĥa priskribas Dion kiu petas informojn el siaj ĉielaj konsilistoj pri tio kion oni faru rilate kortegon de falsaj profetoj. Tiu priskribo estas rakontata en 2Reĝoj 22, 19-23. La Sinjoro Dio ĉi-kaze decidas ke la malobserantoj estu trompitaj de falsaj profetoj.

Eblas ke Miĥa intencis priskribi la falsajn profetojn kiel teston por YHWH (Javeo). Eblas ankaŭ ke tio estis intencita kiel insulto kontraŭ la profetoj de Akab, kiel Sedekio, filo de Kenaana.[1]

La puno pri la falsaj profetoj estis mortopuno (laŭ Readmono 18, 20):

”Sed profeto kiu pretendas diri mianome aferon kiun mi ne ordonis, aŭ paroli ordone de aliaj dioj, tiu profeto devas esti mortitigita”

Konklude, la bibliaj normoj koncerne la falsajn profetojn klare asertas ke estas malpermesite paroli pri dio kiu ne estas YHWH. Simile, se iu profeto anoncas profetaĵon kiu poste ne iĝas vera, tio estas alia signo ke tiu profeto ne estis komisiita de Dio kaj la popolo devas ne timi falsan profeton. (Readmono 18, 22)

Io alia redakti

La grekan terminon (Kojneo) pseuoprophetes (falsaj profetoj) oni trovas ĉe la Septuaginto en Jeremia (6, 13; 33, 8, 11; 34, 7; 36, 1), en Zeĥarja (13, 2); ĉe Flavio Jozefo Judaj antikvecoj (8-13-1,10-7-3), Juda miltio de Flavio Jozefo (6-5-2), kaj ĉe Filo de Aleksandrio. La klasikaj paganaj verkistoj uzas la terminon pseudomantis (falsa divenisto).

Tiu elpensitaĵo estas en la literaturo ofte identigita en la figuro de la Antikristo.

Io simila, aparte rilate la malŝaton kaj mortopunon por la falsa profeto estas entenata en la islamaj skriboj kaj praktiko.

Nian epokon oni aplikis tiun terminon al Adolf Hitler kaj Stalin kaj al uloj similaj.

En kristanismo, kaj aparte en la Katolika Eklezio, la problemo estas superita en la senco ke ĝenerale la kristanaj eklezioj konfesas la doktrinon laŭ kiu la Revelacio konkludiĝis per la lasta novtestamenta libro, nome la Apokalipso; krome, la Tradicio certigas ke Jesuo certigis la Eklezion ke ĝi ne povas erari en la juĝo pri la revelaciita doktrino. Kiu malproksimiĝas el tiu Tradicio estas forigita.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Vidu: Mordechai Cogan, 1 Kings: A New Translation with Introduction and Commentary, Anchor Bible Commentaries, Yale 2001.

Eksteraj ligiloj redakti