Falun estas urbo en la sveda provinco Dalarnas län kaj la historia provinco (landskap) Dalarna (Darlekarlio) kun 36447 loĝantoj (2005). Ĝi estas la ĉefa urbo de la samnoma komunumo Falun.

Falun
urba areo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39 492  (2020) [+]
Loĝdenso 1 504 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 36′ N, 15° 39′ O (mapo)60.60273671384615.656063817692Koordinatoj: 60° 36′ N, 15° 39′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 26,25 km² (2 625 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Falun (Svedio)
Falun (Svedio)
DEC
Falun
Falun
Situo de Falun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Falun [+]
vdr
Iama kupra minejo en Falun
Falun en Svedio

Falun estas fama pro siaj minejoj, kiuj kune kun la laboristaj kaj industriaj kvartaloj apartenas al la monda heredaĵo de Unesko.

Historio redakti

 
Falun ĉirkaŭ 1700 (Gravuro el Erik Dahlberg: Svecia Antiqua et Hodierna)

La urbo disvolviĝis pro la minado de kupro, dokumentita de la 11-a jarcento ĉe la monto Tiskasjöberg.

Kun la kreskanta graveco de la minejo la setlejo kreskis kaj en 1641 Falun ekhavis la statuson de urbo. Tiuepoke Falun estis unu el la plej grandaj urboj de Svedio kun ĉirkaŭ 6.000 loĝantoj. Ĉ. du trionoj de la monda produktado de kupro tiam venis el Falun. Post kolapso de granda parto de la minejo en 1687 komenciĝis la malpliiĝo de ĝia antaŭa graveco.

Post du incendioj en 1761 la loĝantaro konstante malkreskis. Ĉ. 1850 Falun nur plu havis ĉirkaŭ 4.000 loĝantojn.

Pro alligo al du fervojaj linioj Falun ekhavis novajn fabrikojn. En la 20-a jarcento ĝi fariĝis pli kaj pli administra kaj lerneja centro. La tradicia minado tamen alproksimiĝis al sia fino. En 1992 la lasta mino estis fermita.

En 2001 la laboristaj kvartaloj el la 17-a jarcento, kiujn la urbo-brulegoj ne detruis, kaj la industriejoj ĉirkaŭ la minejo estis protektitaj kiel monda heredaĵo.

Gefiloj konataj redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Ĝemelaj urboj de Falun estas:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj rilatoj redakti