La fandango estas populara popoldanco, ludata de paro, de movo vigla. La takto je 3, la versoj oksilabaj kaj la ofta uzado de Kastanjeto markas parencecon kun la ĥoto. En flamenko, ĝi havas pli precizan signifon.

Fandango

Diversaj romantismaj verkistoj klopodis ligi la fandangon al antikva volupta danco de la epoko de la Romia Imperio konata kiel cordax (nomata ankaŭ iconici motus de la poeto Horacio kaj de la komediisto Plaŭto). La satiristo Juvenalo mencias specife la testárum crépitus (ludi kastanjetojn).

Pro la populareco de la kiel montra danco jam fine de la 18a jarcento kaj komence de la 19a ankoraŭ viglas kaj popularas en la tradicioj de Asturio, Kastilio-Manĉo, Katalunio, Murcio, Valencio, Eŭskio aŭ eĉ Portugalio. En ties eleganta formo, tiu ĝenro projekciis al la tradicio klera eŭropa tra la verko de Luigi Boccherini, la pastro Antonio Soler kaj Domenico Scarlatti.

La fandango ĉe la klasika muziko redakti