Fandogardilo[1] (aŭ fandaĵo[2]) estas elektra gardilo por protekti kontraŭ tro alta kurento. Pro la temperaturaltiga efiko de (troa) kurento ĝi interrompas cirkviton per memdetrua fandiĝo.

Fandogardilo 5 x 20 mm - laŭ la G-sistemo, por fajnaj instrumentoj.

Funkcio redakti

Esenca elemento de fandogardilo estas metalodrato, kiu fandiĝas se tro da kurento trafluas ĝin kaj tiel interrompas la cirkviton. Se tro da kurento fluas tra elektra cirkvito, la dratoj varmegiĝas al tre altaj temperaturoj, ili povas difektiĝi aŭ eĉ kaj kaŭzi brulon. Depende de sia dikeco kaj materialo (kutime elektrolit-kupro aŭ fajna arĝento) la drato toleras pli aŭ malpli da kurento, do oni povas konstrui fandogardilon por pli aŭ malpli alta limito de kurento. La drato estas ĉirkaŭata de izolilo (kutime aerokvarcosablo), kiuj preventas ke povas estiĝi lumarko el la fandiĝanta drato. Kiam fandogardilo estis funkcianta, ĝi detruiĝas kaj devas esti anstataŭigata per nova fandogardilo.

Fandogardiloj laŭ la celita uzo redakti

 
Ŝraubeblaj fandogardiloj por endoma uzo
 
Gardilkesto

Por ĉiutaga uzo en loĝdomoj oni uzas fandogardilojn laŭ la D-sistemo (DIAZED), kiuj estas ŝraŭbeblaj kvazaŭ ampoloj en koncernajn gardilingojn. Kutime en loĝejo oni havas plurajn cirkvit-sistemojn (ekzemple por banĉambro, kuirejo, koridoro plus loĝĉambro), ĉiu el ili disponas pri sia propra gardilingo, ĉiuj estas kunigitaj en unu kesto por la tuta loĝejo.

Laŭ bezono fandogardiloj estas haveblaj por diversaj limitkurentoj (diverskolore markitaj), ili havas fenestreton por vidi ĉu la gardilo jam fandiĝis kaj bezonas anstataŭigon.

Fandogardiloj ĝenerale havas pli longan reagotempon en kazoj de troŝarĝo aŭ kurta cirkvito ol magnetgardiloj, kiuj uzas magnetan efikon por interrompi la cirkviton kaj ne mem detruiĝas. Pro tio ili estas pli kaj pli ofte muntitaj en novaj instalaĵoj.

Aliaj tipoj (uzataj en Germanio)

  • NH - por malalta tensio kaj alta kurento (ĝis 120 kA)
  • HH - por alta tensio (ĝis 36 kV) kaj alta kurento (ĝis 63 kA) - uzataj de energiprovizaj entreprenoj.
  • G - fajnaj glastubetoj uzataj por instrumentoj kaj en aŭtomobil-tekniko
  • platkontaktilinga gardilo - ĉefe en aŭtomobil-tekniko

Referencoj redakti