Fanny Elisa Orlanszky, (foje skribita "Orlansky" aŭ "Orlanzky") konita per la nomo Fanny Mikey, naskita en Bonaero (Argentino) en 1934 kaj mortinta la 16-an de aŭgusto 2008 en Cali (Kolombio), estis elstara aktorino, reĝisorino kaj entreprenistino en teatro. Ŝia laborado en teatro disvolviĝis en Kolombio ekde 1959 ĝis sia morto.

Fanny Mikey
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1930 (1930-12-26)
en Bonaero
Morto 16-an de aŭgusto 2008 (2008-08-16) (77-jaraĝa)
en Santiago de Cali
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo kremacio
Lingvoj hispana
Loĝloko KolombioArgentino
Ŝtataneco ArgentinoKolombio
Okupo
Okupo aktoro
TTT
Retejo https://www.vivemikey.com
http://festivaldeteatro.com.co/
http://www.teatronacional.com.co/
vdr

Ŝi estis filino de litovia enmigrinto en Argentino, studis teatron en la Hebrea Societo de Argentino. Ŝi lernis aktoradon el Heidy Crilla kaj Emilio Satanovsky. En 1959 ŝi alvenis al kolombia urbo Cali kaj eklaboris en la Teatro Experimental de Cali (Eksperimenta Teatro de Kali), kiun ŝi administris; en tiu urbo ŝi ankaŭ organizis plurfoje artajn festivalojn.

Poste ŝi loĝis en Bogoto, kie dum 7 jaroj ŝi estis direktoro de la Teatro Popular de Bogotá (Popola Teatro de Bogoto). Ŝi fondis teatrejon-koncertejon La Gata Caliente (La Varma Katino) kaj kreis la fondaĵon Fundación Teatro Nacional[rompita ligilo] (Fondaĵo Teatro Nacia). Ankaŭ ŝi estis la ĉefa kreinto de la Festival Iberoamericano de Teatro de Bogotá Arkivigite je 2006-08-17 per la retarkivo Wayback Machine, unu el plej grandaj internaciaj teatraj festivaloj en la mondo, kiu en marto de 2008 okazis la dekunuan fojon.

En la internacia teatra mondo, ŝi partoprenis multajn fojoj invitika, kiel aktorino, reĝisorino aŭ juĝistino, inter aliaj en: la Monda Teatra Festivalo de Parizo, la Internacia Teatra Festivalo de Karakaso, la Festivalo de Cádiz, la Festivalo de Avignon, la Tutmondaj Teatraj Olimpikoj de Grekio, kaj en Meksiko en la Festivaloj "Cervantino" kaj en la Granda Festivalo de Meksikurbo.

Pro sia kultura kaj teatra aktivado oni aljuĝis al ŝi pli ol dek du premiojn, kolombiajn kaj internaciajn.

Aleksteraj Ligiloj redakti