Fantasmagoriana estas franclingva antologio de Germanaj fantomaj rakontoj (noveloj), tradukitaj anonime de Jean-Baptiste Benoît Eyriès kaj publikgita en 1812. Plej el la rakontoj estas el la unuaj du volumoj de Gespensterbuch de Johann August Apel kaj Friedrich Laun (1811), kun aliaj rakontoj de Johann Karl August Musäus kaj Heinrich Clauren.

Fantasmagoriana
antologioliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Karl August Musäus, Johann August Apel, Friedrich August Schulze, Heinrich Clauren
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1812
vdr

Ĝi estis legita de Lord Byron, Mary Shelley, Percy Bysshe Shelley, John William Polidori kaj Claire Clairmont ĉe la Villa Diodati en Cologny, Svisio, dum 1816, nome la jaro sen somero, kaj inspiris ilin verki sian propran fantomo-rakonton, inklude "The Vampyre" (1819), kaj Frankenstein (1818), ambaŭ el kiuj prauloj de la Gotika hororĝenro.[1]

Listo de rakontoj redakti

Vol. Fantasmagoriana traduko Germana originalo Germana fonto Aŭtoro
1 "L'Amour Muet" La muta amo "Stumme Liebe" Volksmärchen der Deutschen, vol. 4 Musäus
1 "Portraits de Famille" Familiaj portretoj "Die Bilder der Ahnen" Cicaden, vol. 1 Apel
1 "La Tête de Mort" Mortokapo "Der Todtenkopf" Das Gespensterbuch, vol. 2 Laun
2 "La Morte Fiancée" La mortinta fianĉino "Die Todtenbraut" Das Gespensterbuch, vol. 2 Laun
2 "L'Heure Fatale" Fatala horo "Die Verwandtschaft mit der Geisterwelt" Das Gespensterbuch, vol. 1 Laun
2 "Le Revenant" La apero "Der Geist des Verstorbenen" Das Gespensterbuch, vol. 1 Laun
2 "La Chambre Grise" La griza ĉambro "Die graue Stube (Eine buchstäblich wahre Geschichte)" Der Freimüthige (newspaper) Clauren
2 "La Chambre Noire" La nigra ĉambro "Die schwarze Kammer. Anekdote" Das Gespensterbuch, vol. 2 Apel

Referencoj redakti

  1. Macdonald, D. L.; Scherf, Kathleen (2008). "Introduction". The Vampyre and Ernestus Berchtold; or, The Modern Œdipus. Peterborough: Broadview Editions. p. 10.