Fantomaj ŝipoj estas la nomo por ŝipoj trovitaj sen ŝipanaro sur la maro aŭ, post kiuj longa tempo de senkontakteco, sekve de kio oni kredis ilin perditaj, subite reaperas aŭ revidiĝas sub misteraj cirkonstancoj.

la ŝipo Mary Celeste dum la jaro 1861, kiam ĝi ankoraŭ nomiĝis Amazon

Inter la plej famaj fantomaj ŝipoj estas la Mary Celeste, kiu dum la jaro 1872 trovatis sen ŝipanaro flosante inter la Acoroj kaj Portugalio. Fantoma ŝipo de la 20-a jarcento estas la kvin-masta velŝipo Carroll A. Deering. Dum la reveturo de Rio-de-Ĵanejro al Norfolk (Virginio) la velŝipo kadre de la entute unua mara veturo kun plene aranĝita velaro trovatis albordiĝite la 31-an de januaro 1922 ĉe la "diamanta" malprofundejo de la kabo Hatteras en Norda Karolino. Neniu el la 11-persona ŝipanaro estis sur la ŝipo, ĉiuj savboatoj estis for. La manĝotablo estis preparita, manĝaĵoj staris sur la forno kaj la manĝotablo. Multaj partoj de la ŝipa ekipaĵo mankis. Nur la ŝipaj katoj daŭre estis sur la ŝipo.

Klarigita kazo de fantoma ŝipo estas la germania du-masta velŝipo, kiu la 23-an de oktobro 1921 sinkis en ŝtormo de la orienta Balta Maro proksime de la tiutempe germanlingve Memel nomata nuna litovia urbo Klaipėda. La ŝipanaro estis savita. Semajnon poste la ŝipa vrako albordiĝis ĉe la Kurona Duoninsulo, proksimume 100 kilometrojn pli sude. Esploro de la vrako rezultigis, ke pro la forta kolizio kun la mara fundo dum la sinkado la ligna ŝipa korpo ricevis fendon, tra kiu elfalis la ŝtona balasto. Poste la ŝipo kun sia ligna kargo reflosis al la mara surfaco kaj tiel drivis suden dum la sep tagoj sen ŝipanaro, ĝis la vojaĝo tamen finiĝis borde de la duoninsulo.

ilustraĵo pri la fabelo "La historio pri fantoma ŝipo" de Wilhelm Hauff

Fantomaj ŝipoj ne nur dum la pasintaj jarcentoj estis ŝatata diskuta temo en paroloj inter maristoj, sed ankaŭ iĝis favorata temo de filmoj, romanoj kaj muzikaj verkoj. Aparte multaj rakontoj temas pri la "fifama" Bermuda Triangulo en la Karibia Maro, en kiu laŭdire pli da ŝipoj senklarige malaperis ol ie alie sur la mondo. Laŭ asertoj de la asekura entrepreno Lloyd's en Londono, kiu asekurigas aparte multajn ŝipojn, de la 4-a de aprilo 975 tiaj asertoj tamen estas sen ajna fakta bazo.[1].

la legenda fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano", pentraĵo de Albert Pinkham Ryder, Amerika Arta Muzeo en Vaŝingtono

En Eŭropo historie aparte konatis la legendo pri nederlanda velŝipo, kiu en ŝtorma vetero ne sukcesis pasi la Bonesperan Kabon, kaj kiu poste laŭdire estis vidate sub misteraj cirkonstancoj en plej diversaj partoj de la mondaj oceanoj, kaj laŭ la maristaj superstiĉoj alportis morton aŭ almenaŭ malfeliĉon al ĉiu, kiu ĝin vidas. La legendon la komponisto Richard Wagner uzis kiel materialo por sia opero La Fluganta Holandano, kaj ankaŭ aliaj romanoj, filmoj kaj muzikaj verkoj prilaboris la temon. Interalie la fantoma ŝipo "La Fluganta Holandano" ankaŭ aperas en la usona kineja filmo "Piratoj de la Karibio" 2 (angle Pirates of the Caribbean: Dead Man's Chest), publikigita dum la jaro 2005. En la unua filmo el la serio (Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl, 2003), cetere rolas alia, fikcia fantoma ŝipo kun la nomo „Black Pearl“, "nigra perlo".

Nuntempe "fantomaj ŝipoj" ofte estas la rezulto de trompa provo enkasigi asekuran rekompenson post ŝajnigita averio, aŭ rezulto de moderna piratado. [2] Ekzemplo estas la sub flago de Panamo veturanta kargoŝipo „MV Tenyu“, kiu en la nokto inter la 26-a kaj 27-a de septembro 1998 subite malaperis en la Malaka Markolo, kun kargo de aluminio en valoro de ekvivalento al du milionoj da Eŭroj. Post trimonata internacia polica serĉo la ŝipo retroviĝis en la ĉinia haveno Zhang Jiagang, trakonstruita ĝis apenaŭrekonebla nova silueto, nove pentrita kaj ekipita per nova nomo. [3]

Referencoj redakti

Aliaj projektoj redakti

  "The Rime of the Ancient Mariner" (angle)