Fantoma metrostacio

Fantoma metrostacio estas komunuza nomo por metrostacio, kiu pro iu kialo ne funkcias kaj kiun trapasas trajnoj de la antaŭa ĝis la sekva metrostacio (do, fantoma metrostacio estas inter du funkciantaj).

Tian stacion oni povas vidi el fenestro de pasanta metrotrajno.

Kutime trajnoj malrapidiĝas trapasante fantomajn staciojn por ne damaĝi konstruaĵojn per tremo.

La terminon fantoma metrostacio oni ekuzis en Berlino dum la Malvarma milito. Tiam en Berlina metroo estis linioj, kiuj apartenis al la okcidenta parto de la urbo, sed parte transiris la orientan parton (tiam ĉefurbon de Germana Demokratia Respubliko). La trajnoj ne haltis en tiuj orient-berlinaj stacioj, kies malriĉe prilumita aspekto igis la okcidentanojn nomi ilin fantomstacioj.

Fantomaj metrostacioj en diversaj urboj redakti

Sankt-Peterburgo redakti

Inter la plej konataj fantomaj stacioj estas Admiraltejskaja de la Metroo de Sankt-Peterburgo, kiu pli ol dek jarojn restas nefinkonstruita kaj longe nenio progresis pri ĝia konstruado. En la jaro 2007 rekomenciĝis laboroj ĉe la stacio Admiraltejskaja, kiu eble ekfunkcios por pasaĝeroj en 2008 aŭ 2009. Admiraltejskaja estas unu el la plej profunde lokitaj stacioj en la mondo (proksimuma profundeco 102 metroj sub la tersurfaco); nelaste kun tio estas ligita longdaŭro de ĝia konstruado. La stacion eblas vidi, vojaĝante inter Sadovaja kaj Sportivnaja.

Dum iom da tempo fantomaj stacioj estis ankaŭ:

Madrido redakti

Moskvo redakti

En Moskva metroo ekzistas tia stacio "Volokolamskaja" en la Violkolora linio inter funkciantaj stacioj Ŝĉukinskaja kaj Tuŝinskaja. En la metroo funkcias la alia stacio kun la sama nomo Volokolamskaja en la Blua linio. Ekzistas planoj pri finkonstruo de la fantoma Volokolamskaja (lige kun konstruado en la nun malplena teritorio super ĝi, sur la tersurfaco) kaj ekuzo de ĝi, tamen ĝi eble havos jam alian nomon (Spartak).

Antaŭe en Moskva metroo fantomaj stacioj estis kelkaj jam funkciantaj stacioj:

Parizo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo.