Fantompluvo (aŭ ŝajnpluvo, virgao) estas precipitaĵo, kiu montriĝas en formo de vertikalaj aŭ oblikve dependantaj trenaĵoj (falstrioj) je la malsupra flanko de nubo, sed ne atingas la grundon. Tiu specialformo plej ofte troviĝas je cirokumuluso, altokumuluso, altostratuso, nimbostratuso, stratokumuluso, kumuluso kaj kumulonimbuso. La kontraŭparton al tio formas la precipito, en kiu la precipitaĵo atingas la grundon.

Nimbostratusa fantompluvo

Gavin Pretor-Pinney en sia libro „Wolkengucken“ [volkengukken] (nubospektado) komparas la aspekton de kumulusonuboj kun fantompluvaj fenomenoj al meduzoj.