Farø ("ŝafa insulo") estas insuleto en la Balta Maro, kiu apartenas al la ŝtato Danio. La insuleto kovras areon de 0,93 km² kaj komence de la jaro 2006 havis ekzakte 4 loĝantojn. Ĝi situas inter la multe pli grandaj insuloj Sjælland norde kaj Falster sude.

Farø
La suda ponto de Farø al Falster
La suda ponto de Farø al Falster
insulo
Akvejo Balta maro
Insularo Storstrømmen
Geografia situo 54° 57′ 0″ N, 11° 59′ 30″ O (mapo)54.9511.991666666667Koordinatoj: 54° 57′ 0″ N, 11° 59′ 30″ O (mapo) f1
Farø (Sjælland)
Farø (Sjælland)
DEC
Farø
Farø

Map

Areo 0,93 km² f4
Loĝantaro 5 (2012[1])
5,4 loĝ./km²
la norda ponto de Farø al Sjælland
la norda ponto de Farø al Sjælland
vdr

La insulo havas trafikan signifon pro tio, ke la aŭtoŝoseaj Farø-pontoj kun norda kaj suda partaj pontoj helpe de la insula teritorio inter la du partaj pontoj ligas la du grandajn insulojn. Krome digo kun ŝoseo ligas la insuleton al la najbara insulo Bogø, kiu apartenas al la administra komunumo Vordingborg.

Notoj redakti