Farinelli, originale Carlo BROSCHI (n. 24-an de januaro 1705 en Andria, Napola Reĝlando – m. 15-an de julio 1782 Bologna) estis fama itala kastrita kantisto, plej grava kantoartisto de la opera historio. Li alprenis la nomon de la apogantoj, la Farina-fratoj.

Farinelli
Persona informo
Naskonomo Carlo Broschi
Aliaj nomoj Farinelli
Naskiĝo 24-an de januaro 1705 (1705-01-24)
en Andrio
Morto 15-an de julio 1782 (1782-07-15) (77-jaraĝa)
en Bolonjo
Tombo Certosa di Bologna
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando de NapoloPapa Ŝtato
Familio
Frat(in)o Riccardo Broschi
Okupo
Okupo operkantisto • viola d'amore player • aktoro • teatra aktoro • teatra reĝisoro
vdr

Li lernis en Napolo ĉe Nicola Porpora, gvidanta opera komponisto kaj kantoinstruisto de la 18-a jc.. Li debutis en aĝo de 16 en Romo, en verko de Nicola Porpora. Pli poste li kantis en opero de Porpora, en la Angelico e Medoro je teksto de la fama libretisto Pietro Metastasio, kun kiu li amikiĝis. La famo de Farinelli atingis Vienon, Londonon. Oni miris lian puran kaj fortan voĉon, teknikan virtuozecon, ornamaron, muzikan esprimkapablon. Li kunlaboris en Venecio kun la fama operakomponisto, Johann Adolf Hasse. Li aliĝis en 1734 en Londono al Porpora. Krom liaj operoj aperis en Artasers de hase, kun la kastrita Senesino.

Farinelli veturis 1737 al Hispanio, kie lia kantado helpis profundan melankolion de Filipo la 5-a. Li kantis dum 10 jaroj la samajn kvar kantojn por la reĝo. Li restis ĝis 1759 en Hispanio kiel publikestimata impresario, kiu partoprenis eĉ en publikaj aferoj. Kvankam oni maldungis lin el kortego de Karlo la 3-a pro politikaj malinterkonsentoj, li kolektis grandan riĉaĵon kaj vivis pace en Italio.