Farkas Deák

hungara historiisto

DEÁK Farkas (dea:k) estis hungara verkisto, historiisto, ano de MTA naskita en Marosvásárhely la 13-an de aprilo 1832 kaj mortinta en Marosvásárhely la 4-an de junio 1888.

Farkas Deák
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1832 (1832-04-04)
en Târgu Mureș
Morto 4-an de junio 1888 (1888-06-04) (56-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Farkas Deák studis juron en Peŝto, partoprenis la liberecbatalon kaj en 1851 oni akuzis lin pro partopreno la kontraŭhabsburgan komploton (Gálffy-Török-speca) kaj oni kondamnis lin al 12-jara fortikaĵmalliberejo. Post kvin jaroj li ricevis amnestion. Li finis siajn jurajn studojn kaj en 1872 li ricevis postenon de sekretario en la justicministerio. En jaroj 1870–73 li estis ano de la dramkritika komitato de la Nemzeti Színház (Nacia Teatro) de Peŝto. Li verkis unu operlibreton (Renegát, muziko Bódog Orczy), kiun je la komenco de la 1880-aj oni prezentis en Londono.

Verkoj redakti

  • A nemzetgazdaság története Magyarországon (Pest, 1866);
  • Fogságom története (Pest, 1869);
  • Magyar hölgyek levelei (Bp., 1879);
  • Gr. Thököly Imre levelei (Bp., 1882);
  • Gr. Wesselényi Ferenc nádor (Bp., 1882);
  • A bujdosók levéltára (Bp., 1883);
  • A kolozsvári ötves legények strikeja 1573-ban és 1596-ban (Bp., 1886);
  • Uzoni Béldi Pál (Bp., 1887).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon