Farmakoterapio estas terapio kiu uzas farmaciajn drogojn,[1] distinge el terapio kiu uzas kirurgion (kirurgia terapio), radiado (raditerapio), movado (fizioterapio), aŭ aliaj metodooj. Inter kuracistoj, foje la termino medicina terapio referencas specife al farmakoterapio kontraste al kirurgia aŭ alia terapio; por ekzemplo, en onkologio, medicina onkologio estas tiele distingata el kirurgia onkologio.

Apotekistoj estas fakuloj en farmakoterapio kaj estas respondecaj pri la sekurado de certa, taŭga kaj ekonomia uzado de farmaciaj drogoj. La lerteco postulita por labori kiel apotekisto postulas konon, trejnadon kaj esperton ĉe biomedicina, farmacia kaj klinika sciencoj.[2] Farmakologio estas la scienco kiu celas kontinue plibonigi farmakoterapion. La farmacia industrio kaj la universitata esplorado uzas bazajn sciencojn, aplikatajn sciencojn, kaj intermezajn sciencojn por krei novajn farmaciajn drogojn.

Kiel farmakoterapiaj fakuloj, farmaciistoj havas respondecon por rekta pacientozorgo, ofte funkciante kiel membron de multfaka teamo, kaj agante kiel unuaranga fonto de drog-rilata informaro por aliaj sansistemaj profesiuloj. Farmakoterapiaj fakulo estas individuo kiu estas specializita en administrado kaj preskribado de kuraciloj, kaj tiu posteno postulas etendan akademian sciaron pri farmakoterapio. [3]

Notoj redakti

  1. Pharmacotherapy Definition
  2. The ACCP Clinical Practice Affairs Committee Subcommittee B, 1998–1999 (2000), Practice Guidelines for Pharmacotherapy Specialists. Pharmacotherapy, 20: 487–490. doi: 10.1592/phco.20.5.487.35054
  3. The ACCP Clinical Practice Affairs Committee, Subcommittee B,1998-1999. Practice Guidelines for Pharmacotherapy Specialists. Pharmacotherapy, 20: 487-490. dio: 10.1592/phco.20.5.487.35054