Farná, hungare Farnad estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Farná situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 36 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo "Furnod". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1561 la turkoj bruldetruis la preĝejon. En la 16-a jarcento la vilaĝo iĝis kampurbo. Dum liberecbatalo de Emeriko Thököly la urbeto senhomiĝis, poste refondiĝis en la 18-a jarcento. La vilaĝanoj okupiĝis pri vinkulturo. En 1910 loĝis tie 2082 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1450 da homoj (1114 hungaroj, 314 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti