Fasa

urbo en Irano

Fasa (perse فَسا) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Farso, en Irano.

Fasa · فَسا
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Farso
Telefonkodo 0731
Demografio
Loĝantaro 110 825  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 56′ N, 53° 39′ O (mapo)28.93833333333353.648333333333Koordinatoj: 28° 56′ N, 53° 39′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:30
Fasa · فَسا (Irano)
Fasa · فَسا (Irano)
DEC
Fasa · فَسا
Fasa · فَسا
Situo de Fasa · فَسا

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fasa [+]
vdr
Kampuso en Fasa

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Fasa situas sur altebenaĵo 50 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Ĝahrom, 131 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 323 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso, 431 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Esfahano, 778 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

La urbo aperis jam en popularaj rakontoj, legendoj. Fasa islamiĝis en 644, post jarcentoj Fasa estis preskaŭ tiel granda, kiel Ŝirazo pro la komercado. En 990 kaj 1050 turkoj prirabis la urbon. En la postaj kronikoj Fasa estas apenaŭ menciita. En la 19-a jarcento Fasa estis "plaĉa vilaĝo". La urba municipo formiĝis en 1925.

Ekonomio redakti

Fasa estas granda regiona agrikultura centro, kies ĉefaj produktoj estas cerealoj kaj kotonoj. Fasa estas konata kiel tritikourbo. La urbego ankaŭ havas plurajn uzinojn pri nutraĵoj kaj kelkajn uzinojn pri tapiŝoj kaj kotonaĵoj. En Fasa pluraj universitatoj funkcias.

 
Lernejo en Fasa
 
Moskeo en Fasa

Trafiko redakti

Al Fasa kuras 3 ĉefvojoj el Ŝirazo, Ĝahrom kaj Bandar Abaso. Apud la urbego flughaveno troviĝas.

Klimato redakti

Fasa situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas po 300 mm. Somere ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 18,5 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans