Fasadoprecipa domfronto. La vorto fasado devenas de la latina "facies" = aspekto trans la franca "facade") estas flanka (la surfacon formanta) parto de konstruaĵo.

La fasado de antikva brikdomo en urboplaco de Bolesławiec
La fasadoj de domoj en Amsterdamo

Laŭ Francisko Azorín fasado estas Antaŭa parto de konstruaĵo, enhavanta la ĉefan enirpordon. Eksteraĵo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina facies (faco). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj ĉefa fasado; flanka fasado; posta fasado; korta fasado.[2]

Priskribo redakti

Tradicie temas pri la precipa enireja kaj speciale bela flanko de konstruaĵo, per kiu tiu ĉi direktiĝas kaj prezentiĝas al placostrato, foje ankaŭ al ĝardeno (ekzemple ĉe barokaj kasteloj.

Ĉe modernaj konstruaĵoj oni ofte nomas ĉiujn eksterajn murojn fasado.

En figura senco oni foje diras, ke io "estas nura fasado" kun la signifo trompa, iluzia, nesolida, facile senmaskigebla.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 72.
  2. Azorín, samloke.