Fascio (latine fascia, de la vorto fasko) estas fibreca konektiva membrano, kiu surkovras unu aŭ plurajn muskolojn aŭ organojn, tial ke ekestas "fasko" de muskolaj fibroj kuntenata de tia membrano. Fascioj konsistas ĉefe el kruce interplektiĝantaj fibroj el kolageno kiuj kreas elastikajn retojn, donantaj al la muskolaro la necesan firmecon sed samtempe ankaŭ elastecon.

Krome la fascio donas al muskolo sian formon. Kroma grava tasko de fascio estas garantii la interglitadon de pluraj muskoloj. Ĉe la finoj de muskoloj la fascioj en multaj kazoj kolektiĝas en tendineon, kun kiu la muskolo estas fiksita ĉe osto.

Inflamoj de fascioj nomiĝas fasciito.

Vidu ankaŭ redakti