Fastostriko estas ankaŭ nomata politika fasto. Ĝi estas neperforta protesta fasto. Ĝia elpensinto verŝajne estis Gandhi. En Eŭropo la fastintoj plej konataj estas Lanza del Vasto kaj Louis Lecoin.

Fastostriko estas publika ago, per kiu homo morale premas la publikon kaj regantojn, ke ili agu favore kaj helpe al iu, pro konsciencdevo, aŭ plenumu ion, permesu aŭ malpermesu ion. Ke ili decidu agojn kaj farojn, ne nur parolojn kaj promesojn.

La aktivulo plenvole, libere, decidas fasti ĝis sukceso, riskante morton. Tiu ago estas vaste diskonigita eksteren.

Kelkaj konataj fastostrikoj redakti

En 1961, la franca pacisto Louis Lecoin sukcesis, ke oni aprobu leĝon favore al la militrifuzantoj, ke estu aparta statuto por tiuj kiuj, pro moralaj motivoj, rifuzas obei mortigordon kaj lernadon de tio. Dank'al tiu ago estis liberigataj junuloj, jam en prizono dum pluraj jaroj pro la motivo rifuzo de la militservo.

En 1963 Lanza del Vasto fastas dum 40 tagoj en Romo, dum la koncilio Vatikano II por peti de la papo Paŭlo la 6-a ke li publike parolu rifuze al ajna milito.

En 2011, fastostrikojn perluktis studentoj dum la priedukadaj movadoj en Ĉilio en 2011.

Nuntempe ĝi ofte estas uzata de rifuĝintoj por akiro de restadpermeso en iu lando.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti