Fathi Terbil (Fatih Turbel, arabe فتحي_تربل) estas libia advokato kaj homrajta aktivisto kaj membro de la Nacia Transira Konsilio, reprezentante la libian junularon. Li reprezentas ankaŭ la parencojn de la pli ol 1000 murditaj fare de la libiaj sekurecaj fortoj en Prizono Abu Salim en 1996.

La aresto de Fathi Terbil en februaro de 2011 ĵetis fajreron en socian malkontentecon kaj ekis demonstradon en Bengazi la 15-an de februaro, fare de 200 parencoj de la karmemoraj murditaj enprizonigitoj. Tiu evento donis la puŝon por la ĝeneralaj manifestacioj dise en Libio kaj kondukis al la libia interna milito de 2011. Li estis liberlasita iom poste danke al la manifestacioj.

La 30-an de majo 2011, oni aljuĝis al li la premion Ludovic-Trarieux International Human Rights Prize ("Premio donita fare de advokatoj al advokatoj"), pro agado por la homrajtoj.

Li enoficiĝis en la libia Nacia Transira Konsilio reprezentante la junularon.

Fotoj pri Fathi Terbil en Bengazi Arkivigite je 2012-09-27 per la retarkivo Wayback Machine