Fatih Terim estas turka eksfutbalisto kaj trejnisto. Li naskiĝis la  4-an de septembro 1953(nun 1953-09-04) en Adana, Turkio, do nun estas 70-jara. Inter la jaroj 1969 kaj 1985, la sportisto estis profesia futbalisto ĉe la kluboj "Adana Demispor" (Adana) kaj Galatasaray" (Istanbulo).

Fatih Terim
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1953 (1953-09-04) (70-jaraĝa)
en Adana
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Inter junio 2005 kaj la jaro 2009, li trejnis kaj gvidis la turkan nacian teamon de futbalo. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 lia teamo atingis la duonfinalon, do la trian pozicion. Por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio la teamo tamen ne kvalifikiĝis. Antaŭe, li de 1987 ĝis 1989 trejnis la viran teamon de la klubo Ankaragücü, de 1989 ĝis 1990 tiun de la klubo Göztepe, de 1990 ĝis 1993 la nacian teamon de sub-21-jaruloj, de 1993 ĝis 1996 jam unuafoje la nacian teamon, inter 1996 kaj 2000 lian antaŭan klubon Galatasaray en 2000 kaj 2001 la italan klubon Fiorentina, en 2001 la same italan klubon A.C. Milan, inter 2002–2004 kaj ekde la jaro 2011 denove lian klubon Galatasaray kaj intertempe, do de 2005 ĝis 2009, kiel menciite duafoje la nacian teamon de Turkio.