Helena KOWALSKA (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1905 en Głogowiec ĉirkaŭ Lodzo), mortis la 5-an de oktobro 1938 en Kraków), konata kiel sankta fratino Maria Faustyna Kowalska estis pola monaĥino de la Kongregacio de Fratinoj de Sankta Dipatrino de la Mizerikordo en la Katolika eklezio, mistikulino, stigmatigita viziulino, konata kiel apostolino de la Dia Mizerikordo kaj aŭtorino de la Taglibreto, en kiu priskribis siajn spiritajn kaj mistikajn travivaĵojn.

Sankta
Faustyna Kowalska
Persona informo
Faustyna Kowalska
Naskonomo Helena Kowalska
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1905 (1905-08-25)
en Głogowiec, Łęczyca County
Morto 5-an de oktobro 1938 (1938-10-05) (33-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Chapel of St. Joseph in Kraków vd
Religio katolikismo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Głogowiec, Łęczyca County • Aleksandrów ŁódzkiŁódź • Ostrówek • Varsovio • Skolimów • Vilno • Grochów, Warsaw • Kiekrz • Biała, Masovian Voivodeship • Walendów • Krakovo • Derdy • Rabka-ZdrójQ9099058 vd
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoRusia Imperio vd
Subskribo Faustyna Kowalska
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo romkatolika monaĥino • monaĥino • mistikulo • Q9264727verkisto vd
Laborkampo ĝardenadoQ25416529 • beletro vd
Aktiva dum 1921– vd
Verkado
Verkoj Diary: Divine Mercy in My Soul vd
En TTT Oficiala retejo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mizerikordo de Jesuo, pentrita en 1934 laŭ la vizioj de Sankta Maria Faustyna Kowalska

La vivo redakti

Ŝi estis baptigita en 1907 jaro en Świnice Warckie. En 1912, havante 7 jarojn ŝi eksentis la inklinon al la monaka vivo. Ŝi ne finis eĉ la tri jarojn en la bazlernejo. En 1921 komencis labori ĉe la nobelaj familioj en Aleksandrów Łódzki, Lodzo kaj Ostrówek. Post unu jaro de la laboro ŝi malkaŝigis al siaj gepatroj la volon iri al monaĥejo. La gepatroj malpermesis tion. Ŝi volis esti obeema al ili, tamen neatendite eskapis al Varsovio. Tie ŝi serĉis la monaĥejon kiu povus ŝin aprobi. Enfine patrina monaĥino Michaela Moraczewska proponis al ŝi ke ŝi laboru kontraŭ la malriĉa doto kaj venu al la monaĥejo. La 1-an de oktobro 1925 ŝi komencis vivi en la Kongregacio de la Sankta Dipatrino de la Mizerikordo. Ankoraŭ en la sama monato ŝi ekvolis foriĝi de ĝi ĉar ŝi opinis ke ne havas sufiĉe da tempo por la preĝado. Ŝi tamen restis dum 13 jaroj kaj estis tie la kuiristino, ĝardenistino kaj pordistino monaĥeja. Plej longe ŝi estis en Płock kaj ankaŭ loĝis en Vilno kaj Krakovo. Ŝi ricevis la monaĥan nomon Maria Faustyna (ĉiuj monaĥinoj de tiu Kongregacio havis Maria en la unua nomo, do oni menciis nur la lastan). La riĉeco de ŝia interna vivo kaj nekredebleco de ŝiaj spiritaj travivaĵoj estis grava problemo por ŝiaj konfesistoj. Konforme al la propono de pastro Michał Sopoćko ŝi komencis skribi tre precizan Taglibreton. Ŝi priskribis sian mistikan vivon kaj la revelaciojn. Plejmulte ŝi priskribis la komandon pentri la bildon de Jesuo Kristo kiu revelacis al ŝi - la pentraĵo nomata Jezu ufam Tobie (Jesuo, mi konfidas Vin). Ŝi skribis ankaŭ pri la Rozario al la Dia Mizerikordo kaj la noveno al Dia Mizerikordo. Ŝi ricevis ankaŭ komandon disfamigi la ideon de la Festo de la Dia Miserikordo la unuan dimanĉon post la Pasko. En revelacioj ŝi antaŭvidis la novan monaĥan kunigon pri la mizerikordo por la mondo. La revizioj de psikologoj kaj psikiatroj malkaŝigis ke ŝi estis sana en psiko. En 1934 ŝi vizitis la pentriston Eugeniusz Kazimirowski kiu pentris la bildon "Jezu ufam Tobie" konforme al indikoj de ŝi. Nuntempe la pentraĵo troviĝas en la preĝejo de la Sankta Triunuo en Vilnius. La 8-an de januaro 1936 ŝi vizitis la vilnan metropoliton por priparoli la ideon de la nova Kongregacio. Enfine ĝin fondis Michał Sopoćko sub la nomo Kongregacio de la Fratinoj de la Jesuo Mizerikordema.

Poste ŝi venis al Walendów. Ŝi havis la malfortan sanon. Fine okazis ke ŝi estas malsana je tuberkulozo. Faustyna Kowalska mortis la 5-an de oktobro 1938. Oni entombigis ŝin en Łagiewniki (nuntempe en Kraków) du tagoj poste.

Taglibreto redakti

Ŝi skribis ĝin dum multaj jaroj. Ĝi estas unu el plej gravaj libroj en la monda mistika literaturo. Laŭ la Taglibreto ŝi havis kontakton kun Jesuo Kristo kiu venadis al ŝi en revelacioj de la estinteco kaj estonteco. La 22-an de februaro 1931 Jesuo vidiĝis antaŭ ŝi en la blanka vesto, havante la manon ĉe sia vundita koro de kiu defluadis du fluksoj - la blanka kiu estis la sanktaj animoj kaj la ruĝa kiu estis la sango de la mizerikorda ofero (la "akvo kaj sango"). Li parolis, ke same Li vidigis antaŭ dekunu apostoloj kaj ke ŝi devas pentri la bildon de Li (la bildo de la Mizerikordo "Jesuo, mi konfidas Vin"). Kristo parolis ankaŭ pri la rozario al la Dia Mizerikordo. Li parolis: "Preĝu senĉese per la rozario kiun mi instruis al vi. Kiu ajn preĝados per ĝi gajnos la grandan mizerikordon en la horo de la morto. La pastroj donos al pekuloj ĝin kiel la lastan tabulon de la savo kaj eĉ se la pekulo estus tre fervora en peko kaj preĝos per tiu rozario li pacigos la koleron de Dio kaj la mizerikordo profundega prenos lian animon". Faustyna priskribis ankaŭ la estontecon. Ŝi priskribis sian vizion de la fino de mondo. Ŝi antaŭvidis ankaŭ sian kanonizon la 30-an de aprilo 2000 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a. Ŝi vidis ke tiu kanonizo estos vidata per nedefineblaj al ŝi rimedoj fare de milionoj da homoj - ŝi antaŭvidis la mondan elsendon (emision, transmision) en radio kaj televido. La tago de rememorigo en liturgio estas la 5-an de oktobro.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Faustyna Kowalska, Dzienniczek, Krakovo 1981 kaj sekvaj eldonoj – kritika eldono

Eksteraj ligiloj redakti