februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en februaro 2011.

1-a de februaro redakti

2-a de februaro redakti

3-a de februaro redakti

  • Vespere en la fervojo inter Razjezd 17 kaj Karbagali (Kizlara distrikto, Dagestano, Rusio) antaŭ 60-vagona ŝarĝtrajno eksplodiĝis memfarita eksplodaĵo. Viktimoj mankas. Trafiko estis ĉesigita.[9]
  • La prezidanto de Alĝerio Abdelaziz Bouteflika anoncis vespere politikajn reformojn. Ĝi promesis abolicion de esceptostato, permeson por pacaj manifestacioj (krom en Alĝero), eblecon por ĉiuj politikaj partioj prezenti sin en televido kaj radio.[10]
  • Forpasis la franca aktorino Maria Schneider. Ŝi havis 58 jarojn.[11]
  • Militistoj komencis disdividon de subtenantoj kaj oponantoj de la prezidanto Hosni Mubarak, kiuj ekde hieraŭ batalis en la placo Tahrir (Kairo, Egiptio). Dum tiuj interpuŝiĝoj jam pereis 4 kaj estis vunditaj 600 homoj.[12]
  • Pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en Sanao (Jemeno), postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝas ĉe la randoj de la ĉefurbo.[13]
  • La usona prezidanto Barack Obama subskribis la Rusian-usonan interkonsenton pri strategia ofensiva armilaro.[14]

4-a de februaro redakti

5-a de februaro redakti

6-a de februaro redakti

  • Forpasis la fama gitaristo Gary Moore. Li havis 58 jarojn.[23]
  • Oni sciigas, ke la Fratoj-Islamanoj komencis intertrakton kun la registaro de Egiptio.[24] Rezulte opozicio kaj la registaro decidis establi la komitaton pri konstitucia reformo.[25]
  • La registaro de Sud-Sudano decidis konstrui novan ĉefurbon anstataŭ la laŭ ĝi maltaŭga por tiu celo nuna ĉefurbo Ĵubo.[26]

7-a de februaro redakti

8-a de februaro redakti

9-a de februaro redakti

  • Demisiis la registaro de Pakistano.[39]
  • Malsukcesis la intertrakto de Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ĝi finiĝis je ĉirkaŭ 15:00 sen eĉ nomi daton de sekva renkontiĝo kaj priparolotajn en ĝi temojn.[40]
  • En Egiptio komenciĝis amasaj strikoj, partoprenantoj de kiuj faras politikajn kaj ekonomiajn postulojn.[41]

10-a de februaro redakti

  • Dum parado en la urbo Mardano (Pakistano) vestita kiel lernejano kamikazo eksplodigis sin. Laŭ AFP pereis 20 kaj vundiĝis 26 homoj, laŭ la pakistana gazeto The Express Tribune pereis 27 kaj vundiĝis 40 homoj.[42]
  • En flughaveno de la urbo Cork (Irlando) kraŝis aviadilo. Pereis almenaŭ 6 kaj vundiĝis 6 homoj.[43]
  • La intertrakto de egiptaj potenculoj kaj reprezentantoj de opozicio finiĝis senrezulte.[44]

11-a de februaro redakti

  • La prezidanto de Egiptio Hosni Mubarak eksiĝis de sia posteno.[45] La faktan povon nun havas la armea gvidantaro. La armeo deklaris, ke ĝi subtenas postulojn de protestantoj kiel liberan kaj honestan elekton de prezidento, ŝanĝon de la konstitucio kaj finon de la krizostato. En la antaŭa tago Mubarak ankoraŭ deklaris, ke li rifuzas demisii; li menciis, ke li transdonas parton de siaj regopovoj al la vic-prezidanto Omar Sulejman, kiu nun tamen laŭ la armea deklaro perdos sian postenon.[46][47]
  • Eksiĝis Axel Weber, la prezidanto de la Germana federacia banko.[48]
  • Apud la marbordo de Ĉilo okazis la tertremo forta je 6,8 gradoj laŭ la skalo de Richter. La epicentro troviĝis en la Pacifika Oceano, je 70 km de la urbo Koncepciono. Informoj pri viktimoj kaj damaĝoj mankas.[49]

12-a de februaro redakti

  • La pakistana Juĝejo pri terorismaj aferoj eldonis arestordonon pri Pervez Muŝaraf.[50]
  • En Sanao (Jemeno) polico dispelis amason da protestintoj, kiuj direktiĝis al la ambasadorejo de Egiptio. En la placon Tahrir (esperante Liberiĝo) oni alveturigis per busoj ĉirkaŭ 5 milojn da subtenantoj de la nuna prezidanto Ali Abdula Saleh, kiuj establis tie tendaron.[51]
  • En Alĝero (Alĝerio) ĉirkaŭ 10 miloj da protestintoj eliris la stratojn kun postuloj pri demokratiigo. Ili estis dispelitaj de polico, ĉirkaŭ 400 homoj estis kaptitaj.[51]
  • Italio deklaris la staton de humana krizo pro inundego de rifuĝintoj el Tunizio. Nur ekde la 9-an de februaro alvenis ĉirkaŭ 3 miloj da tunizianoj. Ĉeborda gardistaro kaptas boatojn de rifuĝintoj kaj direktigas ilin al la insulo Lampedusa.[52]
  • En buso, plena je pilgrimantoj-ŝijaistoj, en kontrolejo apud la urbo Samaro (Irako) eksplodigis sin kamikazo. Pereis almenaŭ 27 kaj estis vunditaj 20 homoj.[53]

13-a de februaro redakti

  • La Supera konsilio de la Militaj fortoj de Egiptio eksigis la prlamenton, haltigis funciadon de la konstitucio kaj deklaris, ke balotado okazos post 6 monatoj.[54]
  • En Rusio ekfunkciis islama televidkanalo.[55]

14-a de februaro redakti

  • Forpasis la fama usona ĵazpianisto George Shearing. Li havis 91 jarojn.[56]
  • En la vilaĝo Gubden (Karabudahkenta distrikto, Dagestano, Rusio) okazis du teroraj agoj. Je ĉirkaŭ 19:40 (loka tempo) kamikazino eksplodigis sin apud milicejo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj 4 milicanoj. Je ĉirkaŭ 22:35 en la elira kontrolejo okazis dua eksplodo fare de kamkazo, sekve de kio pereis 1 kaj estis vunditaj almenaŭ 16 homoj.[57]
  • En Teherano kaj aliaj urboj de Irano komenciĝis amasaj manifestacioj, evoluintaj al tumultoj kaj interpuŝiĝoj kontraŭ polico. Manifestaciantoj krias, ke iranajn gvidantojn atendas la sorto de la egipta prezidanto Hosni Mubarak. En Tehrano estis ĉesigita funkciado de movtelefonio kaj Interreto. Oni informas, ke la opozicia gvidanto Mir Hosejn Musavi sukcesis liberiĝi el sub hejmaresto aj aliĝis al protestantoj.[58] Almenaŭ 1 homo pereis, kelkdekoj estis vunditaj, pli ol 200 arestitaj.[59]
  • En Sanao (Jemeno) ĉirkaŭ 3000 protestintoj direktis sin al la placo Tahrir, kie okazis interpuŝiĝoj kontraŭ subtenantoj de la prezidanto Ali Abdula Saleh kaj polico. Similaj okazaĵoj estis en la urbo Taiz.[60]
  • En la ŝijaista vilaĝo Nevidrat (Barejno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kontraŭ polico, kiu dispelis ilin per gumokugloj kaj larmogaso.[61] Almenaŭ 1 homo pereis kaj 25 estis vunditaj.[62]

15-a de februaro redakti

  • En Tunizio estis nuligita elirblokado. Tamen esceptostato validas plu.[63]
  • En la urbo Bengazi (Libio) okazis manfestacio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 2000 homoj. Kaŭzis ĝin aresto de iu rajtdefendanto fare de potenculoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico estis vunditaj 14 homoj.[64]

16-a de februaro redakti

  • Daŭras protestoj de ŝijaistoj en Barejno. Ili postulas elekteblecon de ĉefministro, liberigon de politikaj prizonuloj kaj ĉesigon de torturado. Ministro pri internaj aferoj deklaris, ke policanoj kulpaj pri murdoj de du manifestaciantoj estis arestitaj.[65]
  • 2000 policanoj estis venigitaj sur stratojn de Sanao (Jemeno). Ili blokadis elirojn kaj enirojn e la universitato por ke studentoj ne partoprenu protestojn.[66]

17-a de februaro redakti

  • Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en Adeno (Jemeno) pereis 3 kaj estis vunditaj 19 homoj. En Sanao subtenantoj de la prezidanto pafis en protestantojn.[67]
  • "Tago de kolero" okazis en kvin urboj de Libio, kie daŭras protestoj kontraŭ reganta reĝimo. Oni sciigas, ke dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico en la urbo Bengazi pereis 4 homoj. Entute dum lastaj tagoj laŭdire pereis almenaŭ 20 manifestaciantoj.[68]
  • La parlamento de Kirgizio nomis honore al Vladimir Putin unu el sennomaj montopintoj de Tjanŝano.[69]
  • Armeo de Barejno deklaris, ke ĝi ekregis situacion en la ĉefurbo Manamo kaj malpermesas manifestaciojn. Kelkajn horojn antaŭ tio polico forpelis protestantojn de ĉefa placo de la ĉefurbo, sekve de kio pereis 4 homoj.[70]

18-a de februaro redakti

  • Je ĉirkaŭ 18:55 apud la vilaĝo Zajukovo (Baksana distrikto, Kabardio-Balkario, Rusio) nekonataj viroj em maskoj haltigis minibuson, en kiu veturis en kurorton turistoj el Moskvo, kaj pripafis ilin. Kvar homoj pereis.[71]
  • Nokte de la 17-an al la 18-an de februaro nekonatoj eksplodigis la telferon Azau — Starij Krugozor (Kabardio-Balkario, Rusio). 30 el 45 ĉeloj falis. Neniu estis damaĝita.[72]
  • La reĝo de Barejno Hamad bin Isa Al Ĥalifa publikigis la ukazon, laŭ kiu lia filo, princo-heredonto Salman bin Hamad Al Ĥalifa intertraktos kun «ĉiuj sen escepto politikaj fortoj de la lando» kaj ricevos por tio «ĉiujn plenpovojn».[73]
  • Dum interpuŝiĝoj de protestantoj kontraŭ polico pereis 20 homoj en Bengazi (Libio), kie manifestaciantoj kaptis radiostacion kaj bruligis ĝin. Pliaj 7 homoj pereis en la urbo Derna.[74]
  • Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de nun nomiĝos BRICS.[75]
  • Dekmiloj da homoj manifestaciis en Irano, sed estis dispelitaj de polico kaj basiĝoj. Almenaŭ1 homo pereis, dekoj estis vunditaj kaj centoj arestitaj.[76]
  • En la urbo Taiz (Jemeno) nekonato ĵetis grenadon en amason da protestintoj, sekve de kio estis vunditaj almenaŭ 22 homoj.[77]

19-a de februaro redakti

20-a de februaro redakti

  • En Maroko komenciĝis amasaj protestoj, partoprenantoj de kiuj postulas limigu potencon de la reĝo kaj batalu kontraŭ korupto. Manifestacioj okazas en Rabato, Kazablanko kaj Marakeŝo.[80]
  • Estis deklaritaj la oficialaj rezultoj de la prezidanta balotado en Ugando. La nuna prezidanto Yoweri Museveni ricevis 59 % voĉdonoj, lia ĉefa rivalo Kizza Besigye — 37 %. Tuj post publikigo de la informoj Kizza Besigye deklaris la balotadon kontraŭleĝa kaj alvokis samlandanojn renversi la reĝimon kaj okazigi novan balotadon.[81]

21-a de februaro redakti

22-a de februaro redakti

  • Laŭ pritaksoj de la Internacia puna kortumo kvanto de pereintoj dum tumultoj en Libio atingis 600. Oni informas, ke opozicio ekregis en plejparto da loĝlokoj de la lando kaj polico transiris al ĝia flanko. Multaj ambasadoroj kaj internaciaj reprezentantoj de Libio deklaris sian eksiĝon aŭ rompon de ligoj al la nuna reĝimo.[90] Muamar Kadafi en televida alparolo al nacio deklaris, ke li rifuzas demisii, ĉar li estas «ne kutima homo aŭ eĉ prezidanto, sed gvidanto de revolucio».[91] La konsulo de la Kultura misio de Libio en Aŭstralio Omran Zved deklaris, ke de nun li reprezentas libian popolon, sed ne la regantan reĝimon. Reprezentantoj de Libio en la UN kulpigis Muamar Kadafi pri genocido kaj postulis lian eksiĝon.[92] Vespere la ministro pri internaj aferoj Abdul Fatah Junis al Abidi deklaris sian eksiĝon kaj alvokis armeon subteni la opozicion.[93] Laŭ oficialaj informoj en la lando jam pereis 111 militistoj kaj 189 civiluloj, inkluzive 104 civiluloj kaj 10 militistoj en Bengazi.[94]
  • La parlamento de Kosovo elektis la prezidanton de la lando. Tiun postenon okupis Behgjet Pacolli, entreprenisto, gvidanto de la partio Alianco por nova Kosovo (albane Aleanca Kosova e ReAKR). La opozicio rifuzis voĉdonadon, do el 120 deputitoj ĉeestis nur 67, el kiuj 62 voĉdonis por li.[95]
  • Ĉirkaŭ 13:00 (loka horo) en Nov-Zelando okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ la skalo de Richter kun la posttertremo forta je 5,7 gradoj. Pleje estis damaĝita la urbo Christchurch, situanta je 5 km de la epicentro. Pereis almenaŭ 65 homoj[96] Poste sciigis, ke kvanto de pereintoj jam atingis 75 kaj 300 homoj konsideratas malaperintaj. Tio estas la plej damaĝa tertremo post 1931.[97]

23-a de februaro redakti

24-a de februaro redakti

25-a de februaro redakti

  • En Adeno (Jemeno) polico vespere dispelis manifestaciantojn. Dum interpuŝiĝoj almenaŭ 4 homoj estis mortigitaj, ĉirkaŭ 40 vunditaj.[108]
  • La reprezentanto de Libio en la UN Mohammed Shalgam rifuzis gvidadon de la libia estraro kaj alvokis la Konsilion de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj enmiksiĝi en la komenciĝantan enlandan militon kaj haltigi sangofluadon.[109]
  • La Konsilio pri homaj rajtoj de la UN faris specialan kunsidon, dum kiu estis akceptita la rezolucio pri Libio. Oni decidis establi konstantan komisionon por enketado de gravaj rompoj de homaj rajtoj dum armitaj interpuŝiĝoj de la registaro kaj opozicio. Oni substrekis, ke apliko de armiloj kontraŭ civiluloj povas esti konsiderata krimo kontraŭ homeco. La Konsilio rekomendis al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj haltigi anadon de Libio en la Konsilio.[109]
  • AFP sciigis, ke demisiis ambasadoro de Libio en Francio Salah Zaren kaj reprezentanto de la lando en UNESKO Abdul Salam el-Halali. Ambaŭ diplomatoj deklaris, ke tiel ili protestas kontraŭ reprezaloij en Libio kaj aliĝas al la revolucio.[103]
  • Usono oficiale haltigis diplomatiajn rilatojn kun Libio.[110]
  • Amasaj kontraŭregistaraj manifestacioj okazas en Irako. En la placo Tahrir (Bagdado) miloj da homoj postulas eksiĝon de la ĉefministro Nuri al-Maliki, realan bataldon kontraŭ korupto kaj senlaboreco. Estiĝis interpuŝiĝoj kontraŭ polico. En la urbo Mosulo 5 manifestaciantoj estis mortigitaj kaj 10 vunditaj de polico. En Basro protestantoj forbruligis rezidejon de guberniestro.[111]
  • Ĉirkaŭ 20:10 (loka horo) pli ol deko da teroristoj atakis la urbon Nalĉik (Kabardio-Balkario, Rusio). Ili pripafis du milicejon, oficon de FSB kaj sanatorion «Leningrad» apartenatan al FSB. Almenaŭ 1 milicano estis vundita. Ĉiuj atakintoj fuĝis.[112]
  • En Tunizo (Tunizio) cent miloj da homoj manifestacias, postulante eksiĝon de la transira registaro.[113]
  • Apud la urbo Peŝavaro (Pakistano) nekonatoj eksplodigis 12 el 18 cisternoaŭtoj, kiuj veturigis fuelon por ISAF. 4 stiristoj kaj gardistoj pereis, 6 estis vunditaj.[114]

26-a de februaro redakti

  • En Zagrebo (Kroatio) okazis interpuŝiĝoj de oponantoj de la ĉefministro Jadranka Kosor kontraŭ polico. Post paca manifestacio de partoprenantoj de la milito de la 1991-1995-aj jaroj, amaso da gejunuloj ekprovis trairi al la domo de la registaro. 33 homoj estis vunditaj, 38 kaptitaj.[115]
  • La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj aprobis sankciojn kontraŭ libia reĝimo. Al 22 ties superuloj, inkluzive de Muamar Kadafi kaj ties familianoj, estas malpermesite forlasi la landon. Same malpermesita estas vendado de armiloj en Libio. Al la Internacia puna kortumo oni ordonis enketi cirkonstancojn de pereo de civiluloj en Libio, kiun oni povas konsideri krimo kontraŭ homeco.[116]
  • La eksa libia ministro pri justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris pri establo de la portempa registaro, kiu dum tri monatoj preparu novan balotadon. Li ankaŭ konfirmis, ke la ĉefurbo daŭre estos Tripolo kaj pri ĉiuj krimoj kulpas nur Muamar Kadafi.[117]
  • Potenculoj de Libio komencis disdonadon de armiloj al subtenantoj de Muamar Kadafi. Ili surportas verdajn bandaĝojn.[118]
  • AFP sciigas, ke la du plej influhavaj triboj de Jemeno eksubtenis opozicion. La gvidanto de la tribo ĥamid ŝejko Husejn bin Abdula al-Ahmar forlasis la regantan partion Tutnacia popola kongreso proteste kontraŭ kruela subpremado de manifestacioj.[119]
  • Ĉirkaŭ la 5-a horo grupo da armitaj homoj penetris en la plej grandan naftouzinon de Irako en la urbo Bajĝi, murdis du inĝenierojn kaj eksplodigis unu korpuson. Entute pereis 4 homoj. Produktado estis ĉesigita. Fajregon oni estingadis dum 5 horoj.[120]

27-a de februaro redakti

  • Oni pliĝustigis, ke pro la tertremo en la urbo Christchurch (Nov-Zelando) pereis 147 homoj kaj pliaj 50 ankoraŭ estas konsiderataj malaperintaj.[121]

28-a de februaro redakti

Referencoj redakti

  1. Численность демонстрантов в Каире превысила миллион человек ruse
  2. Мубарак пообещал мирно отдать власть ruse
  3. Короля Иордании заставили сменить премьер-министра ruse
  4. ООН уточнила число жертв переворота в Тунисе ruse
  5. Швейцария заблокировала счета гаитянского диктатора Дювалье ruse
  6. Сторонники Мубарака устроили конную атаку на демонстрантов ruse
  7. SW China quake affects 80,600 people, damages 678 homes angle
  8. Президент Йемена отказался от участия в выборах ruse
  9. В Дагестане взорван участок железнодорожного полотна ruse
  10. Президент Алжира объявил о начале политических реформ ruse
  11. Умерла звезда "Последнего танго в Париже" ruse
  12. Армия вступилась за противников Мубарака в Каире ruse
  13. Десятки тысяч йеменцев потребовали отставки президента ruse
  14. Обама утвердил договор с Россией об СНВ ruse
  15. Egypt VP Target of Assassination Attempt That Killed Two Bodyguards, Sources Tell Fox News angle
  16. Назначена дата досрочных выборов президента Казахстана ruse
  17. Two men found, married couple now missing after Cyclone Yasi angle
  18. В Мьянме появился президент ruse
  19. Руководство правящей партии Египта подало в отставку ruse
  20. В Египте подорвали газопровод ruse
  21. Gamal Mubarak replaced in Egypt's ruling NDP. Egypt ruling party executive committee resigns
  22. полицейские открыли огонь по демонстрантам ruse
  23. Умер гитарист Гари Мур ruse
  24. "Братья-мусульмане" вступили в переговоры с властями Египта ruse
  25. Египетские власти и оппозиция договорились о конституционной реформе ruse
  26. Южный Судан построит новую столицу ruse
  27. Медведев подписал закон о полиции ruse
  28. Musharraf is now an accused in Benazir killing angle
  29. Президент Судана признал итоги референдума о независимости Юга ruse
  30. СК сообщил о третьем взрыве в Грозном ru
  31. Норвегия ратифицировала договор о морской границе с Россией ruse
  32. В Каире возобновились массовые протесты оппозиции ruse
  33. Thailand imposes tough security law ahead of protests Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today angle
  34. Protesters riot in central Java town[rompita ligilo] angle
  35. Day of talks between Koreas ends, to resume Wednesday angle
  36. Медведев отменил зимнее время ruse
  37. Найдена могила библейского пророка Захарии ruse
  38. Американцы не нашли дефектной электроники в автомобилях Toyota ruse
  39. Pakistan Prime Minister Gilani dissolves cabinet, will downsize it angle
  40. (2nd LD) Inter-Korean military talks end with no progress: official angle
  41. Protest in Egypt Takes a Turn as Workers Go on Strike angle
  42. В Пакистане переодетый школьником смертник подорвал военный парад ruse
  43. В ирландском аэропорту разбился самолет ruse
  44. Переговоры египетских властей с демонстрантами провалились ruse
  45. Мубарак ушел в отставку ruse
  46. Хосни Мубарак передал часть полномочий вице-президенту ruse
  47. Nach Rücktritt: Schweiz friert Gelder des Mubarak-Clans ein germane
  48. Weber to Step Down From Bundesbank angle
  49. В Чили произошло землетрясение ruse
  50. Суд выдал ордер на арест экс-президента Пакистана ruse
  51. 51,0 51,1 В Алжире и Йемене разогнали антиправительственные митинги ruse
  52. Италия объявила режим гуманитарного бедствия ruse
  53. В Ираке смертник подорвал автобус с паломниками ruse
  54. В Египте распущен парламент и отменена конституция ruse
  55. В России запустили мусульманский телеканал ruse
  56. Jazz pianist George Shearing dies at 91 angle
  57. В результате двух взрывов в Дагестане пострадали 20 человек ruse
  58. В Тегеране отключили сотовую связь и интернет ruse
  59. В Тегеране появились первые жертвы беспорядков ruse
  60. В Йемене вновь произошли столкновения демонстрантов с полицией ruse
  61. Полиция Бахрейна разогнала демонстрантов-шиитов ruse
  62. Столкновения в Бахрейне привели к жертвам ruse
  63. Curfew lifted and state of emergency maintained[rompita ligilo] angle
  64. На акцию протеста в Ливии вышли две тысячи человек ruse
  65. За убийство демонстрантов в полиции Бахрейна провели аресты ruse
  66. На улицы Йемена выведены 2000 полицейских ruse
  67. В ходе беспорядков в Йемене погибли три человека ruse
  68. В ливийском Бенгази погибли семь демонстрантов ruse
  69. Парламент Киргизии присвоил горной вершине имя Путина ruse
  70. Наведением порядка в Бахрейне занялась армия ruse
  71. Скончался раненый в Кабардино-Балкарии турист из Москвы ruse
  72. На Эльбрусе взорвали канатную дорогу ruse
  73. Король Бахрейна отправил наследника на переговоры с оппозицией ruse
  74. В ходе беспорядков в Ливии погибли не менее 27 человек ruse
  75. South Africa joins to make BRICS of BRIC - Mukherjee angle
  76. Иранские стражи революции решили поддержать митингующих ruse
  77. В Йемене в толпе демонстрантов взорвалась граната ruse
  78. В Бенгази для разгона демонстрантов применили вертолеты ruse
  79. Тунисских политзаключенных амнистировали ruse
  80. Демонстранты в Марокко потребовали ограничить власть короля ruse
  81. Президентом Уганды в третий раз стал Йовери Мусевени ruse
  82. Экс-спикер парламента Колумбии приговорен к семи годам тюрьмы ruse
  83. Глава МИД Польши признал ошибку пилотов под Смоленском ruse
  84. давке на стадионе в Мали погибли 36 человек Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  85. Ливия нанесла воздушный удар по манифестантам в Бенгази ruse
  86. Ливийский министр демонстративно подал в отставку ruse
  87. Жертвами беспорядков в Марокко стали пять человек ruse
  88. Смерть Гамсахурдии признали убийством ruse
  89. Жертвами смертника на севере Афганистана стали 30 человек ruse
  90. Число погибших в Ливии увеличилось до 600 человек ruse
  91. Каддафи отказался уходить в отставку ruse
  92. Ливийские дипломаты разорвали связи с Каддафи ruse
  93. Глава МВД Ливии призвал армию поддержать противников Каддафи ruse
  94. Власти Ливии назвали официальное число погибших ruse
  95. Президентом Косово избран бизнесмен Беджет Паколли ruse
  96. В результате землетрясения в Новой Зеландии погибли не менее 65 человек ruse
  97. Число жертв землетрясения в Новой Зеландии выросло до 75 ruse
  98. Сербскому генералу дали 27 лет за этнические чистки в Косово ruse
  99. В столице Индии прошла стотысячная акция протеста ruse
  100. Национальная забастовка в Греции переросла в столкновения с полицией ruse
  101. Каддафи лично отдал приказ взорвать самолет над Локерби ruse
  102. Три города России стали "Городами воинской славы" ruse
  103. 103,0 103,1 Посол Ливии во Франции присоединился к революционерам ruse
  104. Швейцария заморозила счета Каддафи ruse
  105. Алжир отменил действовавший 19 лет режим ЧП ruse
  106. Ливийская армия взорвала занятую оппозиционерами мечеть ruse
  107. Президент Йемена приказал полиции защищать оппозиционеров ruse
  108. В столкновениях демонстрантов с полицией в Йемене погибли четверо ruse
  109. 109,0 109,1 СПЧ ООН создаст комиссию для расследования преступлений против человечности в Ливии ruse
  110. заморозили дипломатические отношения с Ливией Arkivigite je 2012-01-07 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  111. Антиправительственные выступления начались в Ираке ruse
  112. Всем напавшим на Нальчик боевикам удалось скрыться ruse
  113. В столице Туниса собрались тысячи противников нового правительства ruse
  114. Пакистанские боевики взорвали 12 бензовозов НАТО ruse
  115. В беспорядках в Загребе пострадали 33 человека ruse
  116. Совбез ООН ввел санкции против режима Каддафи ruse
  117. Бывший министр юстиции Ливии созвал временное правительство ruse
  118. В Ливии началась раздача оружия сторонникам Каддафи ruse
  119. йеменские племена перешли на сторону оппозиции ruse
  120. Крупнейший НПЗ Ирака закрылся из-за нападения боевиков ruse
  121. В Новой Зеландии уточнили число погибших при землетрясении ruse
  122. Евросоюз утвердил санкции в отношении Каддафи ruse
  123. Annie Girardot est morte france
  124. Exile an option for Gaddafi: White HouseNothing is off the table against Gaddafi: Clinton angle
  125. Международный уголовный суд занялся преступлениями в Ливии ruse
  126. Мубараку запретили покидать Египет ruse