FedEx aŭ pli ĝuste FedEx Corporation (antaŭe Federal Express) estas tutmonde laboranta usona transporta kaj loĝistika entrepreno.

FedEx Corporation
FedEx Corporation
negocopublika kompanio • package delivery vd
Dum 1971 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Fondintoj Frederick W. Smith vd
Ĉefestro(j) David J. Bronczek • Frederick W. Smith vd
Sidejo MemphisTenesio,
Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Frederick W. Smith (CEO)
Dungitoj pli ol 300.000 (2014)[1]
Spezosumo 45 miliardoj $ (2014)[2]
Bilanco Loĝistiko
Agokampo express mail
ISIN-kodo US31428X1063
filiaj kompanioj FedEx Express • FedEx Office • FedEx Ground vd
Posedataj kompanioj TNT vd
TTT www.fedex.com
vdr

Akcidentoj redakti

Lundon, la 23-an de marto 2009 kraŝis la transportaviadilo N526FE de tipo McDonnell Douglas MD-11, kiu venis el Kantono, Ĉinujo, dum la surteriĝo sur la japana flughaveno Narita (Tokio).

Kontrolkameraoj montris, ke la aviadilo unue malmole tuŝis la teron per la ĉefa radaro kaj resaltis en la aeron. Poste tuŝis la malantaŭa radaro, paneis kaj ekflamiĝis.

Laŭ unuaj opinioj uragansimilaj mallongegaj ventoj kun rapideco ĝis 72 km hore povus esti la kaŭzo de la kraŝo. Dum la akcidento mortis la du pilotoj.[3]

Referencoj redakti

  1. FedEx Corporation. Investor Relations (angle). Arkivita el la originalo je 2014-01-14. Alirita 10-a de Februaro 2014.
  2. FedEx. Investor Relations. Arkivita el la originalo je 2014-01-14. Alirita 10-a de februaro 2013.
  3. Video de la kraŝo ĉe Spiegel-Online

Eksteraj ligiloj redakti