Federacia Komerca Komisiono

La Federacia Komisiono pri Komerco (angle Federal Trade Commission, akronime FTC) estas usona federacia administra agentejo kun respondeco pri protekto de konsumantoj kaj reguligo de konkurenco . La FTC estis establita en 1914 dum la Progresisma Erao kiel parto de la batalo de prezidanto Woodrow Wilson kontraŭ karteloj [1].

Federacia Komerca Komisiono
emblemo
sendependa agentejo de Usona registaro
Komenco 1914 vd
Antaŭe Bureau of Corporations vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Federal Trade Commission Building
Agareo

gardo de konsumanto
konkurenco
eldonado

Fondinto(j) Woodrow Wilson vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La FTC estas gvidita fare de panelo de kvin komisaroj kiuj estas nomumitaj por sep-jaraj oficperiodoj fare de la Prezidanto de Usono post aprobo de la Senato . Ne pli ol tri el la membroj povas esti membroj de la sama partio [2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti