Federal Reserve Act

La Federal Reserve Act (Leĝo pri Federacia Banko, Federacia Rezerva Sistemo) estas usona leĝo, valida ekde la 23-a de decembro 1913, kiu establis la Federacian Rezervan Sistemon (Federal Reserve System), la centran bankan sistemon de la Usono, donante la leĝan aŭtoritecon por monfarado (usona dolaro). La leĝon signis kaj tiel ekvalidigis Woodrow Wilson.

Fono redakti

Post diversaj financaj panikoj, precipe post tiu de 1907, kelkaj usonanoj iĝis persvaditaj, ke la lando bezonas iun specon de banka kaj valuta reformo, kiu povus - se minacate de financaj panikoj - disponigi pretan rezervon de likvidaj aktivaĵoj.