Federico Franco (naskiĝis la 13-an de julio 1962 en Asunciono, Paragvajo) estas paragvaja kuracisto kaj politikisto. Ekde la 22-a de junio 2012 li estas portempa ŝtata prezidanto de Paragvajo.

Federico Franco
Persona informo
Luis Federico Franco Gómez
Naskiĝo 13-an de julio 1962
en Paragvajo Asunciono, Paragvajo
Religio Romkatolikismo
Ŝtataneco Paragvajo vd
Alma mater Nacia Universitato de Asunción vd
Partio Partido Liberal Radical Auténtico
Profesio
Okupo politikisto • kirurgo vd
Prezidento de Paragvajo
Dum 22-a de junio 201215-a de aŭgusto 2013
Antaŭulo Fernando Lugo
Sekvanto Horacio Cartes
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La 15-an de junio 2012 en la loĝloko Curuguaty de la departemento Canindeyú en la nordoriento de Paragvajo ekestis perforta konflikto inter policistoj kaj terenaj okupantoj - kadre de tio mortis almenaŭ 17 homoj, inter ili 6 policistoj. La tiutempa ŝtata prezidanto, episkopo Fernando Lugo estis deklarita politika respondeculo de la incidento, kaj la Ĉambro de Deputitoj de Paragvajo la 21-an de junio 2012 iniciatis senpostenigi lin. La Ĉambro de Senatanoj nur unu tagon poste konfirmis la senpostenigon per 39:4 voĉoj. Proceso de Fernando Lugo en la Supera Kortumo de Paragvajo kontraŭ tiu ago estas nefinita.

Lugo akceptis sian senpostenigon pere de la parlamento, sed deklaris la agon "ŝtatrenverso". Liaj advokatoj anoncis kontroligi la agon ne nur pere de la Supera Kortumo de Paragvajo, sed ankaŭ per la Interamerika Kortumo pri Homaj Rajtoj. La Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kritikis la agon esti "iom tro hasta", kaj parolisto de la Komunumo Sudamerika de Nacioj la 23-an de junio nomis la agon "minaco de la demokratia ordo".[1] Posteulo de Lugo en la posteno de ŝtata prezidanto iĝis la ĝistiama vicprezidanto Federico Franco, kiu havu la postenon ĝis nova parlamenta baloto en aprilo 2013.

En tiu parlamenta baloto la 21-an de aprilo 2013 nova prezidanto de Paragvajo elektiĝis la politikisto Horacio Cartes, gvidanto de la Partido Colorado. Li estis favorata de la balotantoj, kvankam li komencis sian karieron politikan nur en 2009 kaj do havas limigitajn politikistajn spertojn. Horacio Cartes formale oficos kiel ŝtata prezidanto ekde la 15-a de aŭgusto 2013, ĝis tiu tago Federico Franco komisie plu plenumos la postenon.

Notoj redakti