Feira de Santana

municipo en la subŝtato Bahio de Brazilo

Feira de Santana estas municipo de la brazila subŝtato Bahio, kiu taksis 556.642 enloĝantojn en 2010 [1].

Feira de Santana
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Feira de Santana
Lando Brazilo Brazilo
Subŝtato Bahio
Mezoregiono Norda centro de Bahio
Mikroregiono Feira de Santana
Situo urba centro
 - koordinatoj 12° 16′ 01″ S 38° 58′ 01″ U / 12.26694 °S, 38.96694 °U / -12.26694; -38.96694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 234 m s. m.
Areo 1 362,88 km² (136 288 ha)
Loĝantaro 556 642 (2010)
Denseco 408,43 loĝ./km²
Horzono UTC-3
Poŝtkodo 44000-000
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Bahio
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Situo ene de Brazilo
Vikimedia Komunejo: Feira de Santana
Retpaĝo: http://www.feiradesantana.ba.gov.br
Portalo pri Brazilo

Esperanto en Feira de Santana redakti

En oktobro 1959 oni fondis “Urban Princinan Esperantan Klubon de Feira de Santana”, kies unuaj aktivuloj estis la jenaj:

Prezidanto Benedito Figueiredo Farias, vicprezidanto, Josemita Nery Boaventura; 1-a sekretario Mária José Costa, 2-a sekretario, Ursulina Oliveira, 1-a kasisto Lindaura Costa, 2-a kasisto Hildeth Silva Santos, oratoro Arlindo Reis (nekutima posteno en Esperanto-klubo...), kurso-direktoro Josemita Nery Boaventura, bibliotekisto Lícia Santos, sporta direktoro Clara Santos kaj gvidado de la festa komisiono Cleonice Ramos.

La 18-an de decembro 1959, la urbestro de Feira de Santana sankciis ŝanĝi la nomon de la strateto de la koridoro Maria Vitória al Rua Lázaro Ludoviko Zamenhof.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. IBGE (2010). Censo 2010 (HTML). Alirita 12 de novembro 2011.