Fekišovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj redakti

Fekišovce, hungare Fekésháza (fekEŝhAza) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Situo redakti

Fekišovce situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo. Sobrance troviĝas 7 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1391. En 1910 loĝis en Fekésháza 415 da homoj, (382 slovakoj, 21 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Fekésháza apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Iom pli antaŭe la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Fekišovce 312 da homoj, (309 slovakoj, po 1 ruteno, ukraino kaj polo).

Vidindaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti