Felicián Kupcsay
KUPCSAY Felicián (kupĉai) estis hungara verkisto, ministerikonsilanto naskiĝinta en Hosszúfalva la 8-an de junio 1876 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de februaro 1964.
Felicián Kupcsay | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de junio 1876 en Săcele | |
Morto | 5-an de februaro 1964 (87-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Felicián Kupcsay pristudis juron en Koloĵvaro kaj Budapeŝto, poste li laboris en la Ministerio pri religio kaj Publikinstruado. En la 1920-aj jaroj li estis la gvidinto de la sekcio pri lernolibroafero, poste pro artafero (1934), iom da tempo li estis filmcenzoro. En liaj rakontoj li prezentis bonege la mondon malaperintan de la serbaj familioj de Buda. Li publikis ĉefe en la revuo Új Idők.
Verko redakti
- Szent hazugság (rakonto, Sepsiszentgyörgy, 1903);
- Zarathustra múmiája (Bp., 1906);
- A szeretet vize (Bp., 1906);
- A boldogság kiskátéja (rakontoj, Bp., 1910);
- Gyilkosság a Magány utcában és egyéb gyilkosságok (rakontoj, Bp., 1931).