Felipe GONZÁLEZ Márquez (naskita en Dos Hermanas, Sevilo la 5-an de marto 1942) estas hispana politikisto.

Felipe González
Persona informo
Felipe González Márquez
Naskiĝo 5-an de marto 1942 (1942-03-05) (82-jaraĝa)
en Sevilo
Religio rom-katolika vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioKolombioDomingo vd
Alma mater Universitato de Sevilo • Instituto San Isidoro • Universities in Leuven vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Subskribo Felipe González
Familio
Patro Felipe González vd
Patrino Juana Márquez vd
Edz(in)o Carmen Romero López • Mar García vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto • labor law specialist • verkistoentreprenistojuristo • universitata instruisto vd
Laborkampo politikolabora juro vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Felipe González komencis aktivi en politiko tre juna, klandestine dum la diktaturo de Franco. En 1974 li estis nomumita ĝenerala sekretario de la Hispana Laborista Socialisma Partio (PSOE) en la kongreso okazinta en la franca urbo de Suresnes, kie finis la renovigo de la partio.

En 1977, en la unuaj demokratiaj balotadoj post la hispana milito, lia partio akiris la duan lokon laŭ nombro da balotoj, kaj li fariĝis estro de la opozicio.

En oktobro 1982 la partio venkis en la novaj elektoj, kaj Felipe González fariĝas ĉefministro. Lia registaro faras tre moderan politikon, socialdemokratan kaj modernigan. Li prezidas la eniron de Hispanio en Eŭropa Komunumo, en 1985.

Li denove venkas en tri sinsekvaj parlamentaj voĉdonoj. En la lasta periodo de lia deĵorado la registaro suferas gravaj akuzoj de korupteco kaj malpura (eksterleĝa) kontraŭterorista lukto, kaj en 1996 li perdas la balotojn fronte al José María Aznar.

En 1997 li demisias kiel ĉefo de lia partio, kvankam ĝis jaro 2000 plu estis deputito en hispana Parlamento. Nuntempe li fojfoje partoprenas en politikaj diskutoj, sed ne rolas en la aktiva politiko.