Felix Bloch

svisa fizikisto

Felix BLOCH (23-an de oktobro 1905, Zuriko, Svislando10-an de septembro 1983, samloke) estis svisdevena usona fizikisto kaj konfesanta pacismano.[1] Li ricevis en 1952 (kun E. M. Purcell) Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de la nuklea indukcia metodo por mezuri la magnetan kampon de la atomkerno (nomata kernomagneta resonado, resonanco).

Felix Bloch
Nobel-premiito
Persona informo
Felix Bloch
Naskiĝo 23-an de oktobro 1905 (1905-10-23)
en Zuriko
Morto 10-an de septembro 1983 (1983-09-10) (77-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj francaanglagermana vd
Ŝtataneco UsonoSvislando vd
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato de Lepsiko vd
Familio
Edz(in)o Clara Gertrud Leonore Misch vd
Infanoj Ruth H. Bloch vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo fizikoelektronoferomagnetismo • magnetic resonance vd
Doktoreca konsilisto Werner HeisenbergPeter Debye vd
Verkado
Verkoj nuklea magneta resonanco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bloch doktoriĝis en la Lepsika Universitato (1928), instruis tie ĝis 1933. Ĉar li estis judo laŭ la naziaj leĝoj, li forlasis Germanion post enpotenciĝo de Hitler en 1933 kaj elmigris en Usonon, kie ricevis ŝtatanecon en 1939.

Li laboris en la Stanforda Universitato (Palo Alto, Kalifornio) kaj en 1934 publikigis metodon, per kiu oni povas disigi la neŭtronan faskon je du komponaĵoj, analoge al la du orientiĝoj de la neŭtrono en magneta kampo.

Bloch kaj Luis Alvarez en 1939 mezuris per tiu metodo la magnetan momanton de la neŭtrono. Bloch partoprenis dum la Dua Mondmilito en la atomenergiaj esploroj de Los Alamos (Nov-Meksiko) kaj en kontraŭradaraj laboroj ĉe la Harvarda Universitato.

Li revenis en 1945 al Stanford kaj tie ellaboris kun du aliaj fizikistoj - W. W. Hansen kaj M. E. Packard - principon de la nukleara indukcio. Tiu malkovro helpis poste difini konsiston kaj strukturon de komplikaj molekuloj.

La metodoj, kiuj baziĝas je kernomagneta resonado, estas gravaj en la medicina diagnostiko.

Bloch estis la unua ĉefdirektoro (1954-1955) de la Eŭropa Kernoesplora Komisiono (CERN).

Citaĵo redakti

"Senkosta fantazio estas la privilegio de la junularo kaj devas esti flegata kaj gardata kiel trezoro."[2]

Fontoj redakti

  1. Harenberg Wissenskalender Einstein für Quanten-Dilettanten 2017, 4./5. März
  2. Harenberg Wissenskalender Einstein für Quanten-Dilettanten 2017, 4./5. März