Felsőcsatár (felŝoĉatar) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Felső signifas hungare "supra", csatár slave "ŝildisto". La vilaĝo nomiĝas germane Oberschildilg, kroate Gornji Ĉetar.

Felsőcsatár
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9794
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 500  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 16° 27′ O (mapo)47.2149916.44512Koordinatoj: 47° 13′ N, 16° 27′ O (mapo) [+]
Areo 17,9 km² (1 790 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Felsőcsatár (Hungario)
Felsőcsatár (Hungario)
DEC
Felsőcsatár
Felsőcsatár
Situo de Felsőcsatár

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Felsőcsatár [+]
vdr
Panoramo de Felsőcsatár
Preĝejo de Felsőcsatár

Bazaj informoj redakti

Historio redakti

Historie iam estis 2 vilaĝoj, Felsőcsatár kaj Alsócsatár (supra kaj suba), kiuj kuniĝis en 1933. La turkoj detruis la vilaĝon en 1532. Poste alvenis kroataj loĝantoj. Inter 1921-1922 la vilaĝoj apartenis al Aŭstrio, sed poste la landlima komisiono redonis ilin al Hungarlando. En 1933 Alsócsatár aliĝas al Felsőcsatár. Post 1945 laŭ la aŭstra limo Fera kurteno konstruiĝis. Por viziti la vilaĝon devis esti permesilo. En 1989 la fera kurteno malkonstruiĝis, kaj oni trovis tie zonon netuŝitan dum 40 jaroj. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla ie ajn senkontrole.

Apud la vilaĝo ŝtonminejo funkcias. En Felsőcsatár migra poŝto servas.