La Fenikuledojcimitarbekuloj estas malgranda familio en Afriko, Phoeniculidae, de preskaŭpaserinaj birdoj. Ili loĝas sude de la Sahara Dezerto kaj ne estas migrantaj. Kvankam tiu familio estas nune limigita al subsahara Afriko, restaĵoj de fosilioj montris, ke tiu familio iam havis pli grandan distribuadon. Fosilioj atribuitaj al tiu familio troviĝis en rokoj el la Mioceno en Germanio.[1]

Green Wood Hoopoe, Phoeniculus purpureus, at Mapungubwe National Park, Limpopo, South Africa (29563612553).jpg
Green Wood Hoopoe, Phoeniculus purpureus, at Mapungubwe National Park, Limpopo, South Africa (29563612553)

La Fenikuledoj rilatas al la alcionoj, la koracioj, kaj la upupo, formante kladon kun tiu lasta laŭ Hackett et al. (2008).[2] La proksiman rilaton inter la Upupo kaj la Fenikuledoj subtenas la kunhavata kaj unika naturo de ties piedingoj.[3] Ili ĉefe similas al la veraj upupoj pro ties longaj subenkurbaj bekoj kaj mallongaj rondoformaj flugiloj. Laŭ genetikaj studoj, la du genroj Phoeniculus (aŭ veraj fenikuloj) kaj Rhinopomastus, ŝajne diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 milionoj da jaroj, kaj tiele kelkaj sistematikistoj traktas ilin kiel separataj subfamilioj aŭ eĉ separataj familioj.[4]

Notoj redakti

  1. Mayr, Gerald (2000). “Tiny Hoopoe-Like Birds from the Middle Eocene of Messel (Germany)”, Auk 117 (4), p. 964–970. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282000%29117%5B0964%3ATHLBFT%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2000)117[0964:THLBFT]2.0.CO;2]]. 
  2. (2008) “A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History”, Science 320 (5884), p. 1763–8. doi:10.1126/science.1157704. 
  3. (1975) “The Bony Stapes in the Upupidae and Phoeniculidae: Evidence for Common Ancestry”, The Wilson Bulletin 87 (3), p. 416–417.  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2011-09-06.
  4. Fry, C. Hilary. (2003) “Wood-hoopoes”, Perrins, Christopher: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 383. ISBN 1-55297-777-3.