Fera planedo

tipo de planedo

Fera planedo estas tipo de planedo kiu konsistas ĉefe el fero-riĉa kerno kun malgranda aŭ sen mantelo. Merkuro estas la plej granda astro de tiu tipo en nia sunsistemo, sed eble ekzistas pli grandaj feraj ekstersunsistemaj planedoj planedoj.

Komparo de la grando de planedoj kun malsamaj konsistoj

Origino redakti

Feraj planedoj povus esti la restaĵoj el normalaj metalaj/silikataj rokaj planedoj kies rokaj manteloj estus deprenitaj pro kolizioj de gigantaj asteroidoj. Nuntempaj simuladoj pri planedformiĝo antaŭvidas la formiĝon de fero-riĉaj planedoj kun malgrandaj orbitoj aŭ orbitante ĉirkaŭ masaj steloj kies protoplanedaj diskoj konsistus el materialoj kun granda kvanto da fero [1].

Ecoj redakti

Feraj planedoj estus pli malgrandaj kaj pli densaj ol aliaj tipoj de planedoj kun la sama maso [2]. Ĉi tiu tipo de planedo havus nek tektonajn platojn nek fortan magnetan kampon[3].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Characteristics of Terrestrial Planets" by John Chambers, from "The Great Planet Debate: Science as Process", August 14–16, 2008, The Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory Kossiakoff Center, Laurel, MD. http://gpd.jhuapl.edu/abstracts/abstractFiles/chambers_abstract.pdf Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
  2. http://www.astrobio.net/pressrelease/2476/all-planets-possible
  3. "Characteristics of Terrestrial Planets" by John Chambers, from "The Great Planet Debate: Science as Process", August 14–16, 2008, The Johns Hopkins University Applied Physics Laboratory Kossiakoff Center, Laurel, MD. http://gpd.jhuapl.edu/abstracts/abstractFiles/chambers_abstract.pdf Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine