Ferdinand Bol

nederlanda pentristo de la 17a jarcento

Ferdinand BOL (24a de Junio 1616 – 24a de Aŭgusto 1680) estis nederlanda pentristo, gravuristo kaj desegnisto.

Ferdinand Bol
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1616 (1616-06-24)
en Dordrecht,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 24-an de julio 1680 (1680-07-24) (64-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Subskribo Ferdinand Bol
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto
Verkoj Quirinus Stercke
vdr

Kariero redakti

 
Portreto de Elisabeth Bas, de Ferdinand Bol.

Kvankam liaj survivantaj verkoj estas raraj, ili montras influon de Rembrandt; kiel ĉe lia majstro, Bol preferis historiajn temojn, portretojn, nombrajn memportretojn, kaj solajn figurojn en ekzotaj vestaĵoj.[1]

Li estis metilernanto en sia denaska Dordrecht kaj poste en Utreĥto. Post 1630, li studis kun Rembrandt, loĝante en lia hejmo en Sint Antoniesbreestraat, tiam moda strato kaj areo por pentristoj, juvelistoj, arkitektoj, kaj multaj flandraj kaj judaj enmigrantoj. En 1641, Bol malfermis sian propran atelieron.

En la 1650-aj jaroj li iĝis gravulo en Amsterdamo kaj ricevis multajn komisiojn. Probabe lia plej bone konata pentraĵo estas portreto de Elisabeth Bas, edzino de ŝipoficiro Joachim Swartenhondt kaj gastejestro ĉe placo Dam. Tiu kaj multaj aliaj liaj pentraĵoj en la 19-a jarcento estis false atribuitaj al Rembrandt.

Galerio (kelkaj verkoj) redakti

Referencoj redakti

  1. Ferdinand Bol ĉe Getty Museum.

Eksteraj ligiloj redakti