Ferdinand Dümmler

germana librovendisto kaj libroeldonisto

Ferdinand DÜMMLER (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1777 en Kölleda-Battgendorf, mortinta la 15-an de marto 1846) estis germana librovendisto kaj libroeldonisto.

Ferdinand Dümmler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1777 (1777-10-23)
en Battgendorf
Morto 18-an de marto 1846 (1846-03-18) (68-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr
botelnaza delfeno: ĝia germana nomo Tümmler etimologie similas al la eldonista familinomo kaj poste transpreniĝis en la emblemon firmaan...

Vivo redakti

Estante filo de predikisto li trejniĝis ekde 1792 Lepsike kiel librovendisto. Poste en 1798 li dungitis en la berlina filio de "Lange’sche Verlagsbuchhandlung" kie li ekkonis Georg Andreas Reimer (1776-1842) kun kiu li amikiĝis - kaj kies edzino iĝis pli malfrue la bofratino de Dümmler. En 1804 Dümmler iĝis afergvidanto kaj kompaniano de "Dieterich’sche Verlagsbuchhandlung" je Göttingen. Li volontulis ĉe la trupoj de Lützow kaj kaptitis dum la batalo apud Kitzen en junio 1813. Enkarceriĝo estis en Fenestrelle kaj Sisteron ĝis aprilo 1814.

En la 1.1.1815 li akiris la de asesoro Julius Eduard Hitzig en 1808 fonditan eldonejon kaj daŭrigis ĝin sub la nomo "Ferd. Dümmlersche Verlagsbuchhandlung". Samjare li edzinigis Caroline Friederike Reinhardt, kiu naskis sep infanojn, i.a. la historiiston Ernst Ludwig Dümmler.

La eldonistaj agadoj estis buntaj. Li ekzemple eldonis en 1819 la verkon Die Lebens-Ansichten des Katers Murr E. T. A. Hoffmann. Hoffmann en la antaŭparolo eksplicite menciis la eldoniston. Tamen la eldonejo game specialiĝis pri kompara lingvoscienco (ekz. latina gramatiko de Gottlob Zumpt) kaj pri komisiitaj aĵoj de la Prusia Akademio de Sciencoj. Ekde 1821 Ferdinand Dümmler elektis plurfoje deputito de la berlina urboparlamento kaj honoroficie inter 1842 kaj 1846 estis urba konsiliano. Dümmler mem prizorgis la eldonon de Gelehrtes Berlin im Jahre 1825.

La eldoneja loko alilokiĝis en 1916 post akiro fare de Antonio Lehmann al Bonno kaj alinomiĝis je "Ferd. Dümmlers Verlag". En 1949 la grafikisto Heinrich Hußmann (1899-1982) kreis emblemon de delfeno kaj majuskla litero "D" por ĝi. Ĝis vendo al "Stamm-Verlag" en 1999 la eldonejo situis en la centra strato Kaiserstraße proksime al la urba ĉefstacidomo. La postlasaĵoj de la eldonistoj publike alireblas.[1]

Notoj redakti

  1. "Unternehmensnachlass des Dümmler-Verlags". Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2022-12-11.

Literaturo redakti

  • Art. „Dümmler, Ferdinand“ de Ernst Kelchner ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 5 (1877), p. 460–461 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti