Ferdinand Fischer

germana gastejestro kaj politikisto

Wilhelm Karl Ferdinand FISCHER (naskiĝinta la 31-an de aŭgusto 1840 en Gefell, mortinta la 28-an de januaro 1934 en Wurzbach) estis germana gastejestro kaj politikisto.

Ferdinand Fischer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1840 (1840-08-31)
en Gefell
Morto 28-an de januaro 1934 (1934-01-28) (93-jaraĝa)
vdr
Gastejo Zum goldenen Kranich kiun estris Fischer en Wurzbach

Vivo redakti

Fischer estis filo de la prusia poŝtfiakristo, bienposedanto kaj gastejestro Heinrich Louis Fischer en Gefell. En la 22.9.1868 li nuptis en Wurzbach Marie Karoline Fischer (1848-1920), filinon de buĉisto kaj gastejestro.

Fischer estis havaĵadministranto kaj (pli poste) posedanto de gastejo Zum goldenen Kranich, krome kamparano en Wurzbach. En 1866 li partoprenis la Prusian-Aŭstrian militon kaj en 1870/71 la Francian-Prusian militon.

Inter la 31.10.1880 kaj la 22.12.1883 li deputitis ĉe la parlamento de Reuß (pli juna linio). Krome li multajn jarojn anis ĉe la urba konsilio kaj la distrikta komisiono.

Literaturo redakti

  • Reyk Seela: Landtage und Gebietsvertretungen in den reußischen Staaten 1848/67–1923. Biographisches Handbuch (= Parlamente in Thüringen 1809–1952. Tl. 2). G. Fischer, Jena k. a. 1996, ISBN 3-437-35046-3, p. 215.