Ferdinand de Saussure

svisa lingvisto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Ferdinand de Saussure. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saussure.

Ferdinand DE SAUSSURE (naskiĝis la 26-an de novembro 1857; mortis la 22-an de februaro 1913) estis lingvisto el Svislando.

Ferdinand de Saussure
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1857 (1857-11-26)
en Ĝenevo,  Svislando
Morto 22-an de februaro 1913 (1913-02-22) (55-jaraĝa)
en Vufflens-le-Château, Vaŭdo,  Svislando
Lingvoj francasvisgermana
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de ĜenevoUniversitato de LepsikoCollège Calvin
Subskribo Ferdinand de Saussure
Memorigilo Ferdinand de Saussure
Familio
Patro Henri de Saussure
Frat(in)oj René de Saussure • Léopold de Saussure
Edz(in)o Marie Faesch
Infanoj Raymond de Saussure • Jacques de Saussure
Okupo
Okupo lingvistopedagogo • universitata instruisto • sociologofilozofo • fonologiisto
Verkoj semiologio
strukturisma lingvistiko
Geneva School
Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko
vdr

Li havis daŭran influon sur la strukturisma lingvistiko (la unuan modernan teorion pri lingvistiko) kaj la evoluo de hindoeŭropaj studoj kaj semiotiko en la 20-a jarcento. Li mem neniam publikigis eĉ unu libron, sed la transskribaĵoj de liaj prelegoj (Cours de linguistique général ) igis lin la "fondinto de moderna lingvistiko".

Saussure kaj Esperanto redakti

Oni nenie trovas fonton, kiu konfirmis, ke Ferdinand de Saussure lernis Esperanton aŭ eĉ estis esperantisto. Lia frato René tamen foje konfesis al Edmond Privat, ke li nur tial fariĝis Esperantisto, ĉar lia frato Ferdinand petis lin ĉeesti por li la 2-an Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo, ĉar li mem kiel ĉefo de la lingvistika instituto devas esti iomete prudenta, dum René kiel ĥemiisto estis libera partopreni la kongreson, sen devi timi atakon de avidaj kolegoj. Ĉi tiu eldiro estas forta indikilo, ke Ferdinand de Saussure ja mem studis la lingvon, sed simple timis publike tion deklari.[1]

La bulgara esperantisto D. Veselinov eldonis monografion "La bulgaraj studentoj de Ferdinand de Saussure" (Sofio, 2008, 400 p.).[2]

Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko redakti

La lingva teorio de Saussure estas klare semiotika ĉar ĝi interpretas lingvon kiel aron de signoj. Tiukadre la tuta sistemo baziĝas sur la konceptoj de signo, signanto kaj signato:

 
 La ligilo kiu unuigas signanton al la signato estas arbitra (...) Tiel, la ideo pri "fratino" (soeur) ne estas ligita de ajna rilato interna al la sona sinsekvo s-ö-r, kiu rolas por ĝi kiel signanto [en la franca]; ĝi povus estis same reprezentita de alia sinsekvo, ne gravas kiu; kiel pruvo, oni havas malsimilaĵojn inter lingvoj kaj la ekzistadon mem de malsamaj lingvoj: signato de la franca vorto boeuf havas kiel signanton b-ö-f en unu flanko de la landlimo, kaj o-k-s (Ochs) en la alia (...) La ĵus dirita principo [de la arbitreco de la signo] regas la tutan lingvistikon de la lingvo; sennombraj estas ĝiaj konsekvencoj (...) Kontraŭparolanto povus apogi sin sur onomatopeoj por diri ke elekto de signanto ne estas ĉiam arbitra. Sed ili neniam estas konstituaj elementoj de lingva sistemo (...) Ne nur ili estas malmultnombraj, sed ilia elekto estas jam, iagrade, arbitra, ĉar ili ne estas pli ol alproksimiga imitado kaj jam duonkonvencia de iuj bruoj.[3] 

En sia ununura verko Cours de linguistique générale [4], ankaŭ tradukita al Esperanto[5], li neŭtrale aliris Esperanton, interalie dirinte ke Esperanto estas studebla same kiel "naturaj" lingvoj. "En artefarita lingvo, preskaŭ ĉiuj vortoj estas analizeblaj. Esperantisto havas tutan liberecon konstrui, ekde iu radiko, novajn vortojn"[6].

En la prefaco al la Esperanto-traduko menciindas ankaŭ teksteto el la kurso pri Esperanto kaj ĝia evoluo: "Kiu kreas lingvon havas ĝin sub sia regado dum ĝi ne cirkulas: tamen ekde tiu momento kiam ĝi kompletigas sian mision kaj fariĝas ĉies posedaĵo, ĝi eskapas kontrolon".

Persone redakti

Lia filo Raymond de Saussure iĝis psikanalizisto kaj estis unu el la plej gravaj organizintoj de psikanalizo en franclingva Svislando .

Li estis frato de René de Saussure[7], svisa esperantisto.

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) La fratoj Saussure - Davide Astori - IRIS, YouTube

(fr) Cercle Ferdinand de Saussure, Svisa Societo por studoj pri Saussure

Referencoj redakti

  1. Davide Astori: La fratoj Ferdinand kaj René de Saussure kaj la naskiĝo de la moderna interlingvistiko. En la kunteksto de la ĝenerala intereso por planlingvoj inter lingvistoj de la fino de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a, studo pri la sinteno al Esperanto de René de Saussure, nome frato de la fama lingvisto Ferdinand de Saussure, kaj de tiu mem, kiu profitis el la informoj pri Esperanto devenaj el sia frato. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 99-110.
  2. “Българските студенти на Фердиданд дьо Сосюр”. София, Сиела, 2016, 400 с.
  3. F. de Saussure, Kurso ĝenerala de lingvistiko.
  4. Noto: fakte redaktita de Charles Bally kaj Alfred Sechehaye ekde la notoj faritaj dum la klasoj de Ferdinand de Saussure en la Universitato de Ĝenevo, En: Luiz Fernando Dias Pita, Inter teorio kaj praktiko de tradukado: la dilemoj de la esperanta literaturo, p. 19, Poznań 2017.
  5. Ferdinand de Saussure, Kurso de ĝenerala lingvistiko, La Chaux-de-Fonds, 2022, eld. LF-koop.
  6. El la prefaco al la Kurso de Saussure, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 2322 (7:21)
  7. “The other Saussure”. Artikolo de Javier Alcalde en Babel 16: 22-24, 2016.

Vidu ankaŭ redakti