Ferdinand von Bredow

Ferdinand von Bredow (16-a de majo 1884, Neuruppin - 30-a de junio 1934, Berlino) estis germana general-majoro, dum ioma tempo estro de Abwehr (germania milita sekreta servo) kaj Ministro pri defendo en teamo de Kurt von Schleicher (Decembro 1932 - Januaro 1933).

Ferdinand von Bredow
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1884 (1884-05-16)
en Neuruppin
Morto 30-an de junio 1934 (1934-06-30) (50-jaraĝa)
en Lichterfelde
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Bredow vd
Patro Hasso von Bredow vd
Profesio
Okupo politikisto • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ferdinand von Bredow.

Bredow, kune kun Schleicher, estis unu el plej grandaj malamikoj de Adolf Hitler dum periodo de detruo de Vajmara respubliko. En la fino de tiu reĝimo Bredow estis estro de "informacia servo", informanta persone al Schleicher, kaj gvidis preskaŭ ĉiujn sekretajn servojn en la lando, inkluzive eĉ SS-kontrolitan Sicherheitsdienst (servo de interna sekureco), kies formala estro estis Reinhard Heydrich.

Ambaŭ Bredow kaj Schleicher esti mortigitaj en Berlino fare de SS-soldatoj el Leibstandarte Adolf Hitler dum la Nokto de longaj tranĉiloj, en kiu Hitler murdigis multajn siajn oponantojn.