Ferdinandaj Muregoj

Ferdinandaj Muregoj (Muralhas Fernandinas) estas la nomo laŭ kiu estas konata la mezepoka ĉirkaŭo de muregoj de Porto, Portugalio, de kiu restis nur malgrandaj partoj ĝis nuntempe.

Ferdinandaj Muregoj
remparokultura heredo
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Adreso Largo do Actor Dias, Rua Arnaldo Gama, Escadas dos Guindais, Escadas do Caminho Novo, Rua Francisco da Rocha Soares, Rua da Madeira, Campo dos Mártires da Pátria
Situo
Geografia situo 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 41″ U (mapo)41.142591-8.611361Koordinatoj: 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 41″ U (mapo)
Ferdinandaj Muregoj (Porto)
Ferdinandaj Muregoj (Porto)
DEC
Ferdinandaj Muregoj
Ferdinandaj Muregoj
Situo de Ferdinandaj Muregoj
Map
Ferdinandaj Muregoj
Parto de City walls of Porto vd
vdr
Muralhas Fernandinas: parto apud iama Porta do Sol.
Muralhas Fernandinas: pordegeto Carvão.

Cerca nova (nova ĉirkaŭo) kaj muralha gótica (gotika murego) estas aliaj nomoj aplikeblaj al la muralhas fernandinas, pli ĝustaj science, sed malpli uzataj.

Dum la 14-a jarcento la urbo kreskiĝis kaj necesis konstrui novajn muregojn por enteni la urban kreskon. Meze de tiu jarcento, ankoraŭ en la tempo de la reĝo Alfonso la 4-a, ekkonstruiĝis nova muregaro kiu finiĝis ĉirkaŭ 1370, jam dum la regado de Dom Fernando, kio estas la tialo de la ofta nomo "Muralha Fernandina".

Kiam la muregoj perdis sian militan gravon, ili ekestis iom post iom detruitaj el la dua duono de la 18-a jarcento por havigi lokon por novaj stratoj, placoj kaj konstruaĵoj. Plimulto de la muregoj estis detruita fine de la 19-a jarcento. La survivantaj partoj de la Muralhas Fernandinas estis klasitaj kiel "naciaj monumentoj" en 1926.[1]

Referencoj redakti

  1. Dionísio 1994, pp. 35-36; 88; 224-226; 270-271.

Bibliografio redakti

  • Dionísio, Sant'Anna (kunord.) (1994). Guia de Portugal. 4º 3ª eld. Lisboa: Fundação Calouste Gulbenkian. ISBN 972-31-0635-3

Eksteraj ligiloj redakti