Ĉi tiu artikolo temas pri luno. Por persona nomo rigardu la paĝon Ferdinando.

Ferdinando esta, laŭ nunaj konoj, la plej ekstera satelito de Urano; neregula satelito, ĝi estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido.

Ferdinando
Natura satelito  de Urano (XXIV)
natura satelito de Urano
Oficiala nomo Urano XXIV[1]
Aliaj nomoj S/2001 U 2
Nomita laŭ Ferdinando vd
Malkovro
Malkovrintoj Matthew J. Holman
John J. Kavelaars
Dan Milisavljevic
Brett J. Gladman[1]
Dato de malkovro 13-a de aŭgusto 2001[1]
Loko de malkovro Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 20 901 000 km[2]
Discentreco 0,3682[2]
Klinangulo 167,346°[2] sur la ekliptiko
Periodo 2 887,21 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 20 km[2]
Maso
- Denso
~ 5,4 × 1015 kg
1,3 × 103 kg/m3 (hipoteze)
Rotacia periodo nekonata
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,04 (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 25,1
vdr

Malkovro redakti

La 13-an de aŭgusto 2001 Matthew J. Holman, John J. Kavelaars, Dan Milisavljevic kaj Brett J. Gladman malkovris novan sateliton de Urano, al kiu ili donas maldaŭran nomon S/2001 U 2. Kvankam tiu-ĉi estis revidata plurfoje, lastfoje la 5-an de septembro 2002, ĝi perdiĝis ĝis kiam Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt , la 24-an de septembro 2003, retrovis ĝin sur kliŝaĵoj faritaj en Mauna Kea en aŭgusto kaj septembro de la sama jaro[3].

Nomo redakti

En 2005, kun aprobo de IAU[4] ĝi ricevis nomon inspiratan el la verkaro de William Shakespeare : Ferdinando (angle: Ferdinand) estas la filo de la reĝo de Napolo, en "La Ventego".

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti