Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)

imperiestro de Sankta Romia Imperio

Ferdinando la 2-a (16211637)

  • li naskiĝis la 9-an de julio de 1578.
  • gepatroj: Karolo la 2-a Habsburga – duko stiria, karintia, krajna; Mario Vitelsbaĥo – filino de duko Albrecht de Bavario.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slovenia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj lusatia, grafo gorizia, istria kaj hereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.
  • li parolis germane, itale, latine, hispane, france, hungare kaj ĉeĥe.
  • 15781588 li estis edukata en kortego de sia patro Karolo la 2-a (Karolo estis filo de ĉeĥa reĝo Ferdinando la 1-a. Post lia morto li komencis regi en internaj aŭstriaj landoj kiel duko Karolo la 2-a).
  • 15881595 la patrino de Ferdinando timanta pri tio, por ke ŝia filo ne eklernu ion de vico da nekatolikoj vivantaj en Graco, sendis Ferdinandon por edukado en jezuitan gimnazion en bavaria Ingolstadt, kie estis edukata el li fanatika katoliko.
  • 1595 post morto de sia patro li fariĝis duko stiria, karintia kaj krajna, grafo gorizia kaj istria kaj sinjoro de Triesto.
  • 15951618 en la hereditaj landoj li faris perfektan rekatoligon eĉ por prezo de perforto kaj sangoverŝado.
  • 1600 geedziĝo al Mario Anno (filino de Vilemo la 1-a Bavaria).
  • 1601 kiel la 23-jara li partoprenis konkeradon de fortikaĵo Kanisza okupita de turkoj. Malsukceso tiom senekvilibrigis lin, ke li plu neniam partoprenis ekde tiu tempo ian batalon.
  • 1605 naskiĝo de filo Johano Karolo (li mortis la 14-jara).
  • la 13-an de julio de 1608 naskiĝo de kronprinco Ferdinando.
  • la 13-an de januaro de 1610 naskiĝo de filino Mario Anno (edzo Maksimiliano Bavaria).
  • 1611 naskiĝo de filino Cecilio Renato (edzo Vladislao la 4-a Pola).
  • la 6-an de januaro de 1614 naskiĝo de filo Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio (pasova episkopo).
  • la 8-an de marto de 1616 mortis Mario Anno, la unua edzino de Ferdinando.
  • 1617 Ferdinando estis akceptita kiel venonta ĉeĥa reĝo. La saman jaron okazis en Prago la kronado.
  • 1618 Ferdinando estis akceptita kiel venonta hungara reĝo.
  • 1619 post morto de imperiestro Matiaso la 1-a, per kiu formortis la aŭstria branĉo de Habsburgoj en rekta linio post glavo, Ferdinando surtroniĝis sur la tronojn ĉeĥan, hungaran kaj aŭstrian. La saman jaron li estis elektita kiel romia imperiestro.
  • la 2-an de majo de 1619 ĉeĥa direktoro Thun detronigis moravian regadon de Karolo el Žerotín helpinte instalon de direktora regado en Moravio. Moravio kaj Supra kaj Suba Aŭstrioj poste aliĝis al nobelara rezistmovado.
  • la 10-an de junio de 1619 imperiestraj soldataroj venkis la unuan batalon super la ĉeĥa nobelaro ĉe Záblatí ĉe Vodňany.
  • la 31-an de julio de 1619 Ĝenerala koncilio aprobis novan konstitucion de la ĉeĥa ŝtato, kiu estis fariĝonta, laŭ nederlanda modelo, konfederacio de egalrajtaj landoj. La potenco de reganto estis limigota kaj decidan postenon estis sekurigita al nekatolika majoritato. Al la urboj estis redonitaj rajtoj perditaj post la jaro 1547.
  • la 19-an de aŭgusto de Ferdinando la 2-a estis detronigita de la ĉeĥa trono kaj nova ĉeĥa reĝo fariĝis Frederiko Wittelbaĥa, duko falca kaj princo-elektisto kaj falcgrafo rejna.
  • la 15-an de januaro de 1620 hungara nobelaro en koncilio en Bratislavo aliĝis al la ĉeĥa rezistmovado. (Jam en la jaro 1619 transilvania princo Gabrielo Bethlen invadis en Slovakion helpinte al J. M. Thurn dum militiro al Aŭstrio.)
  • la 22-an de aŭgusto de 1620 Gabrielo Bethlen estis elektita kiel hungara reĝo. Ferdinando sukcesis akiri la regadon reen nur en la jaro 1622, kiam Bethlen post malvenko de la ĉeĥa nobelaro rezignis pri la reĝa titolo, sed nur kun tio, ke Ferdinando konfirmos al Hungarujo ĉiujn liajn malnovajn rajtojn kaj religiajn liberecojn.
  • 1620 Ferdinando la 2-a fermis aliancanan interkonsenton kun duko Maksimiliano Bavaria, gvidanto de katolika ligo. (En Germanio estis en la jaro 1608 fondita katolika ligo frunte kun Bavario grupigantaj la katolikajn ŝtatojn de la romgermana imperio. En la jaro 1610 estis fondita protestantisma unio frunte kun dukoj falcaj.)
  • la 8-an de novembro de 1620 en batalo sur Blanka Monto la ĉeĥa nobelara soldataro estis malvenkita kaj Ferdinando la 2-a denove povis ekregi.
  • la 21-an de junio de 1621 en Malnovurba placo estis per bruta maniero ekzekutita 27 elektitaj partoprenintoj de la nobelara ribelo. Inter la ekzekutitoj estis 3 nobeloj, 7 kavaliroj kaj 17 urbanoj. La kapoj de dek du el ili estis eĉ pendigita sur Malnovurba ponta turo. Post ilia ekzekuto sekvis miloj da pluaj punoj. (Pri tiu ĉi tempo rakontas libro de verkisto Josef Svátek Memorskriboj de ekzekutisto Mydlář, kiu estis tradukita en Esperanton de Petr Tomašovský, vidu [1].)
  • la 13-an de decembro de 1621 per la unua kontraŭreformacia dekreto estis el ĉiuj reĝaj urboj ellandigitaj nekatolikaj pastroj.
  • la 3-an de februaro de 1622 Ferdinando la 2-a eldonis la t.n. Ĝeneralan pardonon – pardono super ĉiuj partoprenintoj de la rezistmovado, kiuj konfesis siajn deliktojn kontraŭ li. Sed ilia posedaĵo estis konfiskita al ili. Unusola avantaĝo estis, ke ili ne devis forlasi la landon. La konfiskita posedaĵo estis vendata al armeaj generaloj. Ferdinando estis ŝuldinta monon kaj li ne povis pagi al la armeo soldon, kaj do la generaloj pagis ĝin al la soldatoj kaj la imperiestro rekompence estis vendanta al ili la konfiskitan posedaĵon. (Ekzemple sinjorujo de familio de Smiřický-idoj taksita al 400 000 ormoneroj estis vendita kontraŭ 20 000 al Albreĥto el Valdštejn, kiu tiel ĉi aĉetis 60 sinjorujojn en orienta Bohemio kaj eldeviginte por si de la imperiestro titolon duko el Frýdlant.)
  • marto de 1622 nekatolikaj majstroj devis forlasi Universitaton de Karolo kaj en novembro la Universitato estis transdonita al jezuitoj.
  • 1622 Ferdinando la 2-a kunvokis imperian koncilion, en kiu li eldevigis por si konfiskadon de posedaĵo kaj konfiskadon de rango al Frederiko Falca.
  • 1622 geedziĝo al Eleonoro Gonzago (filino de Vilemo Mantova).
  • la 28-an de decembro de 1623 estis proklamita ŝtata bankroto kaj la valoro de la monunuo sinkis al dekono.
  • 1624 Ĉeĥa kortega kancelario, la plej supera juĝa kaj administra instituto de la ĉeĥa reĝlando, transloĝiĝis daŭre en Vienon.
  • aprilo de 1625 Albreĥto el Valdštejn estis nomita generalisimo de la imperiestraj soldataroj.
  • la 16-an de majo de 1625 reĝo Ferdinando la 2-a nuligis oficejon de vicgrafoj el Karlštejn kaj li lasis transveturigi la kronadjuvelojn ĝis Prago, kie li havis ilin sub sia kontrolo.
  • 1625 estis kreita koalicio, kies soldataroj batalis komune kontraŭ Habsburgoj. En la koalicion apartenis Danio, Anglio, Svedio, Nederlando, Suba Saksio. Ĝi akiris subtenon ankaŭ en Transilvanio kaj en Turkio.
  • 1626 la imperiestraj soldataroj de Albreĥto el Valdštejn venkis koalician armeon en vico da lokoj en Germanio. En la jaro 1628 la imperiestro nomis Albreĥton el Valdštejn kiel duko meklenburga.
  • la 10-an de majo de 1627 Ferdinando la 2-a eldonis la t.n. Renovigitan landan establon por Bohemio. Tio estis aro da leĝoj, per kiuj la ĉeĥa trono estis proklamita kiel hereda en la dinastio de Habsburgoj, leĝdonpovo de la koncilio estis limigita kaj estis en ĝi notita pastraro. La germana lingvo estis egalrajtigita kun la ĉeĥa lingvo kaj sole katolikismo estis permesita. Renovigita establo por Moravio estis eldonita en la jaro 1628.
  • la 31-an de julio de 1627 per reĝa mandato estis ordonita al nekatolikaro ŝanĝi religion al katolikismo aŭ ellandiĝi. Centoj da nobelaj familioj, miloj da burĝoj kaj dekmiloj da simplaj homoj poste foriris ĝis fremdlando.
  • majo de 1629 en Lubeko estis subskribita kun Danio packontrakto, per kiu la habsburga koalicio disfalis.
  • 1629 Ferdinando la 2-a eldonis imperiestran edikton, per kiu li provis redonigi al la eklezio la posedaĵon, kiun ĝi perdis dum la milito.
  • 1630 imperiaj princoj realigis defunkciigon de Albreĥto el Valdštejn el la funkcio de generalisimo. La imperiaj princoj ĵaluziis al lia potenco kaj la havaĵo, kiun li akiris dum la milito.
  • la 15-an de novembro de 1631 Prago estis okupita de saksiaj soldataroj. Multaj ekzilitoj revenis reen en la landon. De sur Malnovurba ponta turo estis post dek jaroj deprenitaj la kapoj de la ekzekutitaj sinjoroj el la jaro 1621. Ĝis fino de la jaro la saksiaj soldataroj estis elpelitaj el la lando.
  • 16321634 Albreĥto el Valdštejn komencis sekrete trakti kun svedoj proponinte al ili, ke li konkeros kun ilia helpo Vienon. (Post sia defunkciigo Albreĥto el Valdštejn estis ja denove enfunkciigita, ĉar la imperiestro ne havis pli kapablan komandanton, sed lia ofendita fiero ĉi tie estis rolinta sian rolon. Albreĥto el Valdštejn decidiĝis, ke li fariĝos la ĉeĥa reĝo.)
  • la 25-an de februaro de 1634 laŭ la imperiestra ordono Albreĥto el Valdštejn estis murdita dum sia vizito en Cheb.
  • la 30-an de majo de 1635 Ferdinando la 2-a fermis kun la saksia duko Johano Georgo separisman pacon kaj doninte al li ambaŭ Luzaciojn kiel heredan feŭdon.
  • la 2-an de aprilo de 1637 imperiestro kaj reĝo Ferdinando la 2-a Habsburga mortis. Historio kromnomas lin pro liaj faroj Ferdinando la 2-a la Sanga.
Ferdinando la 2-a
Persona informo
Ferdinand II
Naskiĝo 9-an de julio 1578 (1578-07-09)
en Graz
Morto 15-an de februaro 1637 (1637-02-15) (58-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Katharinenkirche und Mausoleum, Graz vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Karlo la 2-a, arkiduko de Aŭstrio vd
Patrino Maria Anna of Bavaria vd
Gefratoj Konstanciino de Aŭstrio • Archduchess Gregoria Maximiliana of Austria • Princess Maria Christina I, Princess of Transylvania • Archduchess Catherine Renata of Austria • Archduchess Eleonore of Austria • Archduchess Maria Maddalena of Austria • Margareto de Aŭstrio • Anna de Aŭstrio • Leopoldo la 5-a, Arkiduko de Aŭstrio • Karolo de Aŭstrio-Stirio • Archduke Maximilian Ernest of Austria vd
Edz(in)o Maria Anna of Bavaria • Eleonora Gonzaga vd
Infanoj Ferdinando la 3-a • Archduchess Maria Anna of Austria • Cecilia Renata of Austria • Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio • Archduke Johann Karl of Austria • Christine von Habsburg • Karl von Habsburg vd
Parencoj Ferdinando la 1-a vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum 1619-1637
Antaŭulo Matiaso la 1-a
Sekvanto Ferdinando la 3-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1617-1618
Antaŭulo Matiaso la 2-a
Sekvanto Frederiko la 1-a
2-a periodo
Dum 1620-1627
Antaŭulo Frederiko la 1-a
Sekvanto Ferdinando la 3-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1619-1637
Antaŭulo Matiaso la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Imperiestro Ferdinando la 2-a

Vidu ankaŭ redakti