Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio)

Ferdinando la 3-a (16371657) estis imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slovenia kaj lombardia, arkiduko aŭstria kaj duko stiria, karintia kaj krajna, silezia kaj transilvania, margrafo moravia, grafo gorizia, istria kaj hereda grafo el Habsburg kaj Kiburgo.

Ferdinando la 3-a
Persona informo
Ferdinand III
Naskiĝo 13-an de julio 1608 (1608-07-13)
en Graz
Morto 2-an de aprilo 1657 (1657-04-02) (48-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco HungarioSankta Romia Imperio vd
Subskribo Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Ferdinando la 2-a vd
Patrino Maria Anna of Bavaria vd
Gefratoj Cecilia Renata of Austria • Archduchess Maria Anna of Austria • Archduke Johann Karl of Austria • Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio vd
Edz(in)o Maria Anno de Hispanio, Sankta Romia Imperiestrino • Maria Leopoldine of Austria • Eleonora Gonzaga vd
Infanoj Ferdinando la 4-aMariana de AŭstrioLeopoldo la 1-a • Archduke Karl Joseph of Austria • Eleonore of Austria, Duchess Consort of Lorraine • Archduchess Maria Anna Josepha of Austria • Philip August von Habsburg • Maximilian Thomas Erzherzog von Österreich • Marie von Habsburg • Theresia Maria Josefa von Habsburg • Ferdinand Josef Alois Erzherzog von Österreich vd
Parencoj Ferdinando la 1-a vd
Profesio
Okupo komponistomonarko vd
Aktiva en GrazPragoVieno vd
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum 1637-1657
Antaŭulo Ferdinando la 2-a
Sekvanto Leopoldo la 1-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1627-1646
Antaŭulo Ferdinando la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 4-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1637-1657
Antaŭulo Ferdinando la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 13-an de julio de 1608 en Graco.

  • 16081618 li estis edukata en stiria duka kortego.
  • 16181626 la edukado daŭrigis en Vieno post tio, kiam lia patro fariĝis heredanto de ĉedanuba monarĥio.
  • 1625 li estis kronita kiel hungara reĝo apostola.
  • 1627 en Prago li estis kronita je ĉeĥa reĝo kiel Ferdinando la 3-a.
  • 1630 li fariĝis unu el komandantoj de la imperiestraj soldataroj.
  • 1631 geedziĝo al Mario Anno Habsburga. Tio estis parenca geedziĝo, en kiu la fianĉino estis kuzino de la fianĉo. Mario Anno apartenis en familion de la hispanaj Habsburgoj kaj ŝi estis filino de hispana reĝo Filipo la 3-a Habsburga.
  • la 8-an de septembro de 1633 naskiĝo de kronprinco Ferdinando.
  • la 13-an de septembro de 1634 Ferdinando la 3-a skribis al ĉeĥaj vicguberniestroj leteron, en kiu li postulis, por ke ili transloĝigu la kronadjuvelojn el Prago en ian sekuran lokon. La juveloj estis poste metitaj en paroĥeja kelaro en České Budějovice.
  • 1635 naskiĝo de filino Mariana de Aŭstrio (edzo Filipo la 4-a de Hispanio).
  • 1635 li venkis svedajn soldatarojn en batalo ĉe Nördlingen.
  • 1636 li estis elektita kiel romgermana reĝo.
  • 1637 post morto de la patro li surtroniĝis en ĉedanuba monarĥio kaj ankaŭ en la romia imperio. Ferdinando la 3-a daŭrigis en la politiko de sia patro, sed li kondutis diference de li pli modere. Dum lia regado daŭrigis rekatoligo de la heredaj landoj, sed li reteniĝis de la perfortaĵoj de sia patro. Ferdinando estis trovanta ŝatokupon precipe en muziko kaj armeaferoj. (Tio estis unu el malmultaj Habsburgoj, kiuj vere havis soldatan talenton.) Li mem dum sia vivo komponis 2 plivoĉajn mesojn, 4 motetojn, 10 himnojn kaj pluajn.
  • aprilo de 1639 la svedaj soldataroj konkeris preskaŭ la tutan ĉeĥan reĝlandon, sed ĝis fino de la jaro ili estis eligitaj.
  • la 9-an de junio de 1640 naskiĝo de filo Leopoldo (pli malfrua imperiestro).
  • 1642 la svedaj soldataroj duafoje sukcesis konkeri la ĉeĥan landon.
  • 16441645 transilvania princo Georgo Rákoczi la 1-a ekribelis kontraŭ habsburga regado en Hungario. Kiam li ne sukcesis kuniĝi kun svedoj, li fermis kun la reĝo pacon, sed per kiu li sekurigis religiajn liberecojn por la hungara reĝlando.
  • 1644 ekde tiu jaro ambasadoroj de ĉiuj landoj provis trovi pacsolvon de la eŭropa krizo.
  • 1646 la ĉeĥaj kronadjuveloj estis transveturigitaj persone de Ferdinando la 3-a ĝis Vieno, kie ili estis kaŝitaj ĝis la fino de la tridekjara milito en la jaro 1648.
  • 1646 naskiĝo de filino Mario, dum kies nasko la imperiestrino mortis.
  • la 24-an de oktobro de 1648 en vestfaliaj urboj Münster kaj Osnabrück estis fermita paco, per kiu finiĝis la tridekjara milito. Ferdinando la 3-a perdis kelkajn siajn poziciojn en Germanio, sed li sukcesis pludaŭri influon en la ĉedanuba monarĥio. (Je multe pli malbone finiĝis liaj hispanaj parencoj, kiuj perdis la lokon de la unua grandpotenco kaj pleje ili devis agnoski suverenecon de norda Nederlando.)
  • 1648 geedziĝo al Mario Leopoldino Habsburga. Tio estis plua parenca geedziĝo, ĉifoje al parencoj el tirola branĉo.
  • la 7-an de aŭgusto de 1649 la nova imperiestrino mortis dum nasko de filo Karolo Jozefo.
  • la 2-an de aprilo de 1651 Ferdinando fermis sian trian geedziĝon ĉifoje al Eleonoro Gonzago, filino de mantua duko.
  • la 3-an de julio de 1652 la imperiestro alveturis Pragon.
  • la 15-an de aŭgusto de 1652 Ferdinando la 3-a metis la fundamentan ŝtonon al konstruaĵo de Hyberna preĝejo en Nova Urbo de Prago.
  • septembro de 1652 en Pragon alveturis imperiestraj princo-elektistoj. Ferdinando traktis kun ili elekton de sia filo Ferdinando kiel venonta imperiestro.
  • la 2-an de decembro de 1652 la imperiestra kortego forveturis Regensburgon.
  • la 31-an de majo de 1653 naskiĝo de filino Eleonoro Mario (edziniĝinta unue al pola reĝo Mikaelo Wiszniowicki kaj pli malfrue al Karolo Leopoldo Lotrina).
  • 1654 naskiĝo de filino Mario Anno Jozefino (edzo Johano Vilemo Neuburka).
  • aŭgusto de 1656 la ĉeĥa reĝo Ferdinando la 3-a vizitis ankoraŭ unufoje Pragon okaze de kronado de sia edzino kaj de sia filo Leopoldo.
  • 1657 li fondis en Vieno italan literaturan akademion.
  • 1657 reĝo Ferdinando lasis en Prago konstrui la t.n. marianan kolonon. Ĝi staris ĉi tie ĝis la jaro 1918, kiam ĝi estis kvazaŭ simbolo de habsburga potenco super la ĉeĥa ŝtato deŝirita.
  • la 2-an de aprilo de 1657 mortis reĝo kaj imperiestro Ferdinando la 3-a.

Ferdinando la 3-a parolis itale, hispane, latine, germane, ĉeĥe kaj france.

Vidu ankaŭ redakti