Ferenc Abaffy [abafi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abaffy Ferenc, slovake František Abafi estis hungara-slovaka departementa oficisto, parlamenta deputito, jakobeno, bienulo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagyabafalvi kaj felsőlehotai [nadjabafalvi felŝOlehotai].

Ferenc Abaffy
Persona informo
Naskiĝo 1732
en Hungario Felsőlehota (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 15-an de marto 1817
en Hungario Felsőlehota (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungaralatinaslovaka
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • vojaĝisto • revoluciulo • verkisto
vdr

Ferenc Abaffy[1] naskiĝis en 1732 en Felsőlehota (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Horná Lehota (distrikto Dolný Kubín) en Slovakio), li mortis la 15-an de marto 1817 en Felsőlehota.

Biografio redakti

Ferenc Abaffy akiris diplomon en Jezuita Universitato de Nagyszombat, Post siaj studoj li estis oficisto en Árva, inter 1766 kaj 1772 li estis vicdepartementestro, poste li vojaĝis en Eŭropo. Li estis parlamentano en 1790 en Pozono, kie li strebis sensukcese por rajtoj de protestantoj. Tiutempe supozeble li konatiĝis (aliĝis?) al la framasonoj, baldaŭ al la jakobenoj. Li estis partoprenanto en la konspiro de Ignác Martinovics, en 1795 li estis akuzita kaj sidis en prizono duonjaron, sed poste li liberiĝis. Li estas konsiderata aŭtoro de la hungara kaj slovaka tradukoj de jakobena himno. Lia edzino naskis 7 gefilojn inter 1760-1784.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Pro se Franciscus Abaffy a statibus comitatus Arvensis ad comitia deputatus (1790)
  • Declaratio statuum catholicorum. qui ad conventum catholicum die 30. novembris 1790. apud archiepiscorum Colocensem celebratum non influxerunt (anonime ankaŭ poste germane, 1791)
  • Observationes super legis religionariae paragrapho 13 (anonime, 1790)

Fontoj redakti

Referencoj redakti