Ferenc Bíró (literaturhistoriisto)

Ferenc Bíró, laŭ hungarlingve kutima nomordo Biró Ferenc estas hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Ferenc Bíró (literaturhistoriisto)
Ferenc Bíró
Ferenc Bíró
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1937 (1937-02-05)
en Szentes
Morto 4-an de marto 2024 (2024-03-04) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Bíró[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1937 en Szentes, li mortis la 4-an de marto 2024.

Biografio redakti

Ferenc Bíró maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon kun doktoriĝo en Scienca Universitato Attila József en 1960. Post la diplomo li estis asistanto 2 jarojn samloke, inter 1963-1969 li estis eldoneja redaktoro, inter 1969-1972 li estis aspiranto en akademia instituto, kie inter 1972-1994 li havis statuson. Li kandidatiĝis en 1974, li doktoriĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li instruis en la Scienca Universitato Loránd Eötvös inter 1991-2007, inter 1994-1998 ankaŭ en Universitato de Miskolc, eĉ li estis katedrestro. Li edziĝis en 1961, post 3 jaroj filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1997-2008.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A fiatal Bessenyei és íróbarátai (1976)
  • Les Lumières en Pologne et en Hongrie (kunredaktoro, 1988)
  • A felvilágosodás korának magyar irodalma (1994)
  • Tanulmányok a magyar nyelv ügyének 18. századi történetéből (redaktoro, 2005)
  • A nemzethalál árnya a XVIII. századvég és a XIX. századelő magyar irodalmában (2012)

Fontoj redakti

Referencoj redakti