Ferenc Donáth

hungara historiisto, politikisto

Ferenc Donáth [donAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Donáth Ferenc estis hungara politikisto, juristo, parlamentano.

Ferenc Donáth
Busto pri Ferenc Donáth
Busto pri Ferenc Donáth
Persona informo
Naskonomo Donáth Ferenc Károly
Naskiĝo 5-an de septembro 1913 (1913-09-05)
en Jászárokszállás
Morto 15-an de julio 1986 (1986-07-15) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Éva Bozóky
Infanoj László Donáth • Ferenc Donáth
Okupo
Okupo politikistopublikigisto
vdr
Memortabulo pri Ferenc Donáth

Ferenc Donáth [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1913 en Jászárokszállás. Li mortis la 15-an de julio 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Donáth devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en Jászberény, poste inter 1930 kaj 1934 Reĝan universitaton pri Pázmány Péter, kie li akiris juran diplomon. Li aliĝis al la subteraj komunistoj en 1934, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li kontribuis en gazetoj, en 1940 li estis arestita, poste li estis trudlaboristo. Post 2 jaroj li partoprenis en la subtera rezista movado. Post la 2-a mondmilito li estis elektita parlamenta deputito, samtempe li ricevis diversajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn, eĉ li estis subministro. En 1951 li false estis kondamnita ekzemple kun János Kádár kaj Gyula Kállai. Li estis rehabilitita en 1954, poste li denove ricevis ŝtatajn postenojn. Dum la Hungara revolucio de 1956 li apartenis al rondo de Imre Nagy (politikisto), tial li estis kondamnita je 12 jaroj en 1958. Li ricevis amnestion post 2 jaroj, poste li ricevis postenon ekzemple en biblioteko. Ekde la 1970-aj jaroj li partoprenis en la duonsekreta opozicia movado. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Demokratikus földreform Magyarországon 1945 (1969)
  • Reform és forradalom. A magyar mezőgazdaság strukturális átalakulása 1945-1975 között (1976)
  • Tulajdon és hatékonyság (1988)

Fontoj redakti