Ferenc GAZDA [gazda] estas rumania hungara lingvisto. Li naskiĝis en Harale la 25-an de oktobro 1920 kaj mortis en 1996.

Kariero redakti

Ferenc Gazda diplomitiĝis en Kluĵo kaj li estis kunlaboranto de la tiea Lingvistika Instituto. Li estis profesorasistanto en la Universitato Bolyai de Kluĵo, instruisto en lernejoj en Kluĵo. En 1957 li estis kondamnita al dekjara prizono laŭ eltrovitaj akuzoj.

Verkoj redakti

  • Gróf Kemény József és Mike Sándor levelezése (ETF 156, Kv. 1943),
  • Csomakőrös helynevei (Kv. 1943);
  • Elrabolt esztendők: 1956–1964, Kolozsvár: Polis. 2006.[1]

Fonto redakti