Barono Ferenc Hatvany [hatvani], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvany Ferenc estis hungara pentristo, kolektisto pri artaĵoj. Lia patro estis Sándor Hatvany Deutsch, lia frato estis Lajos Hatvany.

Ferenc Hatvany
Persona informo
Naskonomo Hatvany Ferenc
Naskiĝo 29-an de oktobro 1881 (1881-10-29)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 1958 (1958-02-07) (76-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Sándor Hatvany Deutsch
Frat(in)o Lajos Hatvany
Okupo
Okupo artkolektanto • pentristo
vdr

Ferenc Hatvany [1] Arkivigite je 2018-05-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de oktobro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1958 en Lausanne.

Biografio redakti

Ferenc Hatvany devenis el riĉa juda familio. Li frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon de Adolf Fényes kaj Sándor Bihari (pentristo). Li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya), poste en Parizo en akademio Julian. Ekde 1899 li ekspoziciis, sed li estis tre fama pri kolektado de gravaj pentraĵoj. Li longe vivis aŭ studvojaĝis al Germanio, Italio, Hispanio. Dum la nazia erao li (sub)aĉetis netuŝeblecon kaj li loĝis ĉe Béla Czóbel, sed lia kolektaĵo estis prirabita. En 1947 li translokiĝis al Parizo. Li ofte pentradis pejzaĝojn, nudajn virinojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis ŝtatan premion en 1915.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Berlin, Parizo (1912)
  • Budapeŝto (1914, 1918)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Kékkalapos nő
  • Parkrészlet
  • Alvó akt
  • Fiatal nő
  • Szalon
  • Park
  • Olvasmány

Fontoj redakti