Ferenc KÖVESSI [koeveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövessi Ferenc estis hungara plantfiziologo, biologo, universitata profesoro naskita en Érolaszi en 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 13-an de januaro 1945.

Ferenc Kövessi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1875 (1875-03-18)
en Olosig
Morto 13-an de januaro 1945 (1945-01-13) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Antal Koch
Okupo
Okupo biologo • fiziologo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Ferenc Kövessi komencis siajn studojn en la ekonomia instituto de Debreceno, li daŭrigis en Sorbono en Parizo, kie li doktoriĝis en 1901. Tie kaj en Budapeŝto li studis ankaŭ fizikon, kemion kaj matematikon. De 1904 li instruis en la katedro pri botaniko de Akademio de Selmec, poste en Sopron (1919), pli poste en la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto palatino József (1934) plantfiziologion kaj patologion.

Verkoj redakti

  • Az élőlények fejlődése szabályosságának magyarázata (Mathem. és Term. tud. Ért. 1928);
  • Erläuterungen der Gesetzmässigkeiten im Ablaufe der Lebenserscheinungen lebender Wesen (I–IV Mitteilung, Mathem. u. Naturw. Berichte aus Ungarn, 1929–1935): Az aperiodusosan csillapított harmonikus rezgőmozgás szerepe az életjelenségeknél (Erdészeti Kísérletek, 1929).

Fontoj redakti